TOURAIN (Turen')

 

Ingrediencoj :

 

Bulboj 100g - Ajlo 200g - Juglandoleo aù ansera graso 5cl - 3 ovoj - Tomatoj 500g - Faruno 50g - Sekalopano 300g - Akvo 1,5 l - Flueto da vinagro - Salo - Pipro -

 

En pato rapide subrosti la fine hakitan ajlon kaj la bulpojn, kun oleo aù ansera graso dolĉfajre ; surŝuteti per faruno. En alia ujo, boligi la akvon. Kiam ajlo kaj bulbo koloriĝas kiel hela konjako, verŝi ilin en bolanta akvo kun pistitaj sengrajnaj tomatoj, salo kaj pipro.

Lasi kuiriĝi dum duonhoro ; almeti la ovoflavaĵojn en la ĵus tremanta preparaĵo (ĝi ne bolu) ; vigle vipi verŝante la ovoflavaĵojn, batmiksante ĉi-lastajn kun flueto da vinagro. Almeti ilin nur momente de surtabligado. Surtabligi kun panpintoj el sekalopano.

Reiru al la komenca paĜo