TERBOVLO DE PASTEĈO EL KORTBIRDAJ HEPATAĴOJ

 

Ingrediencoj: Hepataĵoj 500g- Ŝinketo 200g- Kolbasviando 200g- 1 bulbego-2 ajleroj-1 karoto- 3 ovoj- Lardotranĉoj 300g -1 saketo da gelatenaĵo -1 glaso da Majdera vino - 2 likvoroglasoj da Armagnac - Petroselo - Timiano - Laùrofolioj - Salo - Pipro

Dispecigi la ŝinketon etkube ; miksi ĝin kun la kolbasviando kaj la antaùe hakitaj hepataĵoj. Fajne haki bulbon, ajlon, petroselon. Aldoni la tuton al la vianda miksaĵo. Larĝe sali kaj pipri. Rompi la ovojn en bovlo, aldoni la Armagnac, batmiksi omlete,taùge ĉion miksi kun la antaùa miksaĵo. Tegi la fundon kaj pariojn de la ter-bovlo per la lardotranĉoj. Plenigi la ujon kun la preparaĵo, prem-densigante la tuton. Meti sur la supron kelkajn lardorime-nojn. Kovri la terbovlon kaj ekbaki varmege dum 1h50. Prepari la gelatenaĵon miksante en kaserolo la majderan vinon, la enha-von de la saketo kaj la taùgan dozon da akvo. Boligi. La pasteĉon finba-kitan, dekoracii la supron per rondopecoj da karoto, timiano kaj laùro. Retegi per gelatenaĵo. Surtabligi la pasteĉon malvarman.

 

Reiru al la komenca paĜo