Spektakloj

SPEKTAKLOJ


 

           De 1997, ni kunlaboras kun niaj geamikoj de la asocio Esperanto-Øirondio,  partoprenante en la grupo "la Kompanoj". Tiu grupo montras sin de 90 en spektakloj teatraj kaj muzikaj, laù scenaroj skribitaj esperante.

    Nia kunlaboro komencis en "la Komuno, kantante", kiu desegnis la famekonatan epokon pri la Pariza Komuno en 1871. La trupo tiam grupigis pli ol 20 personojn, aktoroj kaj kantistoj, de 7 øis 70 jaraj, æiuj amatoroj kompreneble. La kanzonoj estis altraduka¼oj de francaj verkoj (la Tempo de l'Æerizoj, la Komuno, La Internacia) kaj de eksterlandaj verkoj, sed ankaù originalaj kanzonoj. Kiel ni kunlaboras ? Thierry skribas muzika¼ojn kaj ludas gitaron, mi iom tradukas tesktojn esperanten kaj iom okupiøas pri surscenigado.

    La spektaklo estis prezentita 4 fojojn, pli precize 2 fojojn laù la esperantista versio (en Cenon en Øirondio, poste en Limoøo dum la SAT Amikara kongreso, antaù 300 spektantoj) kaj 2 fojojn laù la franca versio (en Vendea vilaøo, poste en Sta Andreo de Cubzac en Øirondio, honore al la mortinta Roland Levreaud kiu skribis verkon pri la Komuno).

    La sekvintan jaron en 1998, la nova spektaklo ne plu estis tiel teatra, nur kanta kaj la trupo multe malgrandiøis : restis 5 kantistoj inter kiuj gitaristo, akordionisto kaj flutistino. Æi-fojon ni preparis la "Veladon renkonte al Georges Brassens kaj aliaj francaj kanzonistoj". Fakte ni enkondukis tiun de Jacques Yvart kies propra spektaklo estis tute komponita el la tradukitaj kanzonoj de G. Brassens. Nia "Velado" konsistis el 17 kanzonoj, originalaj aù tradukitaj, inter kiuj onirekonis verkojn de J. Brel, P. Perret, N. Ferre, H. Salvador, C. Aznavour, G. Moustaki, E. Piaf, ktp...La Velado estis ludita unue julie 98, dum la 64a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Artigues æe Bordozo, kaj unu semajnon poste aùguste okaze de la 83a Universala Kongreso en Montpeliero, antaù pli ol 600 spektintoj el multnombraj landoj.

La nova KD de la Kompanoj La jaro 1999 ne ebligis kreadon de nova spektaklo, sed estis dediæita al preparo kaj surbendigado de kompaktdisko, de la Kompanoj, enhavanta 7  kanzonojn el la "Komuno", el la "Velado" kaj el alia antaùa spektaklo kiun ni ne partoprenis.

    Oni povas tuj mendi øin æe la jena adreso :

Eùrokka - 31450 DONNEVILLE - FRANCIO - tél. : 05 61 81 95 65

aù æe la asocio Esperanto-Øirondio - Centre Culturel Palmer - 33150 CENON- FRANCIO

Okaze de la printempa artiga staøo, la grupo "la Kompanoj" prezentis la 1an de aprilo, spektaklon en la kultura centro Cenon Palmer. Ili kantis 16 kanzonojn æiujn esperante, tiujn originale verkitajn de sia kompakt-disko kaj aliaj tradukitajn el la franca. La publiko (æirkaù 80 personoj) enhavis ne nur la staøantojn sed ankaù multaj personoj ne esperantistoj, æu kolegoj kaj estraro de nia amiko Marcel (kiu laboras en la urbomo de Cenon), æu scivolemuloj kiuj legis aù aùdis anoncojn pri la spektaklo. Entute Marie-Pol, Fabrice, Marcel kaj Thierry donis sian plej bonon por muziki kaj kanti kaj obtenis multajn aplaùdojn. Ni ne forgesu la helpon de Claudine por montri la rekanta¼ojn nek tiun de Clément kaj Brigitte kiuj okupiøis pri la sonoj.

    De la 5a øis la 9a de julio 2000, okazis en Tuluzo en sudokcidenta parto de Francio la Kultura kaj Arta Festivalo de Esperanto. Por malfermi la festivalon la grupo La Kompanoj prezentis spektaklon titolitan L'amuza muzo de l' festivalo.Oni povis aùdi 17 kanzonojn inkluditajn en scenaro rakontita de muzo akompanata de kvar artistoj : la pentristo estis Marcelo, la poetino Marie-Pol, la muzikisto Thierry kaj la skulptisto Fabrice; la juna muzo estis Brigitte kaj la maljuna Sabine.

   Dum la oktobra staøo 2001 en Artigues, Thierry kaj Brigitte prezentis spektaklon vespere titolitan æirkaù infanaøo :þi rakontis pri infanaøo kaj enkondukis æiufoje novan kanzonon kantotan de la muzikisto.

   La 17an de februaro 2002, antaù la spektaklo de la nederlanda grupo "Kajto", Thierry prezentis, akompanata de sia gitaristo amiko Christian Candeau, spektakleton duonhoran daùran, dum Brigitte enkondukis esperante kaj franclingve la kanzonojn,æar la spektantaro estis franca.

    Eble vi interesiøas pri kanzonoj. Jen do tekstoj de tiuj kiujn la Kompanoj kantis.

   Aùskultu en Real Audio.