Ralioj
RALIOJ

 
 

            Ek de sia fondiøo, Esperanto 24 volis ne nur disvolvi la instruadon de la internacia lingvo, sed ankaù uzi øin lude. Junie 98, okazis la unua esperantista perigorda ralio. Ni celis, pere de solvendaj enigmoj, malkovrigi nian regionon al esperantistaj geamikoj el æirkaùantaj departementoj. La enigmoj proponiøis laù diversaj formoj kiel krucvortoj, vortludoj, anagramoj ktp. La unuaj partoprenintoj venintaj por tenti la aventuron estis niaj øirondaj geamikoj. La deirpunkto troviøis piede de la Vezona Turo (iu inter la plej malnovaj monumento en Périgueux, æar øi datumas de la unua  jarcento), sub bedaùrinda pluveto ! Tiel ili povis malkovri kaj viziti orientajn perigozajn æirkaùa¼ojn : Boulazac kaj ties ponto Zamenhof, la kastelo de Rognac, la vilaøoj Blis-et-Born, Le Change kaj Cubjac kun ties kampadeja ponteto de Esperanto, fine la akvofalo en La Forge d'Ans. Entute 22 esperantistoj kuniøis, inter kiuj la ludintoj grupiøintaj laù 5 teamoj, uzis la saman internacian lingvon por pripensi sed æefe amuziøi.

    Tiu unua sperto instigis nin al rekomenco de la operacio ! La 29an de majo 99, okazis do la dua esperantista perigorda ralio, æi-fojon kun 32 partoprenintoj. La deirpunkto troviøis en la øardeno de Arenoj, je kelkaj 200 metroj de la Vezona Turo. Sed tiun tagon ni honoris la Verdan Perigordon. La rondiro pasis tra la abatejo de Chancelade, la priorejo de Merlande, la urbo Brantôme kaj ties multnombraj kurioza¼oj, fine la urbeto Bourdeilles. La enigmoj estis aliaformaj, kiel tiu diabla puzlo kiu restarigita formis labirinton kies elirejon oni trovis helpe de serio da vortoj trovendaj per difinoj...Preskaù æiuj 6 teamoj solvis la sinsekvajn enigmojn. Neniu perdiøis æar oni povis kaze de neeltrovo malfermi koverteton enhavantan la solvon !


 

    Sub griza æielo, sed sen pluvo, sabaton la 20an de majo 2000 komenciøis matene la 3a esperantista perigorda ralio en la urbeto St-Astier, 15 kmonj okcidente de Périgueux. Æi-jaron la nombro de teamoj ankoraù kreskis por atingi 10. Entute 40 esperantistoj kuniøis por ludi (34 partoprenantoj plus 6 organizantoj). Venis pluraj novuloj, el Øirondio kaj Æarentio. La tuta ludo enhavis 5 enigmojn. Solvinte ilin oni unue vizitis la "kapelon de la arbaroj" en St-Astier ; due æiuj kolektiøis en la vilaøo Champcevinel por la tagmanøa paùzo ; trie la raliantoj atingis la "parkon Gamenson" en la perigorda æefurbo ; kvare ili vizitis ties centran kaj piedireblan kvartalon kaj promenante respondis demandaron pri la lokaj historio, arkitekturo, tradicioj kaj kutimoj ; fine la kvina trovenda loko estis la danctrinkejo "Barnabé" en Boulazac, borde de la rivero Isle. Tie finiøis la ludo kaj la poentaro kalkulita oni anoncis la sukceson de la øironda familio kiu jam gajnis pasintjare. Gratulojn do al æiuj partoprenintoj sed æefe al Rose, Bernard, Estelle, Maeva kaj Guilhem !

    Æi-jaron la 4a esperantista perigorda ralio ne povis okazi (pro diversaj kialoj) printempe, do øi komenciøis sabaton la 23an de Septembro 2001 sub daùra pluvo antaù la prefektejo en Perigozo. Partoprenis nur kvar teamoj, entute 18 æeestantoj kalkulante kun la organizanta teamo. Matene la ludantoj malkovris la kastelon en Escoire kie okazis triobla murdo dum la dua mondmilito. Ni tagmanøis en la lerneja manøejo de St Laurent sur Manoire kie la urbestro venis afable saluti nin.Post la manøo daùre pluvis do estis decidite daùrigi la ludon samloke kaj tie solvi enigmojn.La temo de la enigmaro estis la romiana epoko de Perigozo kaj fine de la posttagmezo la ludantoj povis viziti la romianan kvartalon en Perigozo,kaj precipe la arenojn, la normandan pordon, la vezunan turon kaj fine la domegon de Bukedoj, kiu baldaù estos muzeo pri romiana epoko. Malgraù malagrabla vetero la etoso denove estis bonega inter æiuj partoprenintoj . Gratulojn al la venkintoj Michel et Christiane JAGUENEAU kun Bruno FERRE.

    Æu vi estas scivolema ? Do distriøu per la solvado de enigmo. Se vi trovos, sendu al ni la respondon retmesaøe. Kuraøon !