Anĝela plumo

" Vi vidas tiun plumon, ĝi estas plumo, ĝi estas plumo de anĝelo, he, he ! Ho, trankviligu vin : mi ne petas de vi ke vi kredu min, mi ne plu petas tion de vi. Tamen aùskultu ankoraù foje, lastfoje mian rakonton. "

Iam nokte mi revis pri ridegaĵoj kiam min ekvekis aera tremeto. Tiam mi malfermas okulojn, kion mi vidas en la obskureco de mia dormoĉambro ? Miriadojn de fajreroj. Ili iris reatingi laù magneta vortico, punkton situatan antaù mia lito. Rapide pro akumulado de tiuj magnetaj , fosforeskaj flokoj, korpo konstituiĝis. Kiam la lastaj flokoj finis sian kuron, anĝelo tie staris antaù mi. Laùregula anĝelo kun ĝiaj grandaj laktaj flugiloj. Kiel sago el sagujo, el sia ŝultro li eltiras plumon, poste li enmanigis ĝin al mi dirante :

" Estas plumo de anĝelo, mi ĝin donas al vi. Montru ĝin ĉirkaù vi. Iu sola homo kredu vin kaj tiu malĝoja mondo malfermiĝos al mondo de ĝojo. Iu sola homo kredu vin kun via plumo de anĝelo. Adiaùon kaj memoru : la kredo estas pli bela ol Dio "

Kaj la anĝelo malaperis,postlasante la plumon inter miaj fingroj.

En la mallumo mi longe restis, iluminita, frostotremanta pro ekstazo, glatiganta la plumon, enflaranta ĝin.

Tiutempe mi vivis por la luksegaj mamoj de pereiga pasio. Mi ŝaltis. Mi vekis ŝin. " Amo mia ,Amo mia, rigardu tiun plumon. Estas plumo de anĝelo. Jes. Anĝelo estis tie, li ĵus donis ĝin al mi. Ho karulino mia, vi scias ke mi ne kapablas mensogi, tikle ŝerci, amo mia ,amo mia, necesas ke vi kredu min, kaj vi vidos, la mondo... "

La belulino, la vizaĝo malheligita pro haroj, pro araknoj de dormo, respondis al mi : " Ĉesu tedi min, mi volus dormi kaj ĉesu fumi vian malbenindan nepalon. " Ŝi turnis la dorson. Merdon !

Frumatene, inter la senrubigantaj nigruloj kaj la unuaj kolomboj mi hastegis ĉe mia plej fidinda amiko. Mi montris mian plumon al la Afriko, al la rubujoj kaj kompreneble al la kolomboj kiuj paradis, kaj kveris pro admira konsidero.

Mi sonorigis. Jen mia amiko Andreo. Kviete kaj precize mi malplenigas mian biblian sakon, mian ĉielan kapkusenon.

" Ĉu vi bone aùdis min Andreo. Oni kredu min, kaj la tuta homaro elŝiriĝas el sia orbito de militanta kaj pereiga malfeliĉo. Forĵetindaj la sufero, la stulteco. Ĝojo kaj lumo elveturiĝas . "

Andreo penseme masaĝis sian tempion. Li emocie ridetis al mi, kuntrenis min en la kuirejon kaj antaù kafo klarigis al mi ke mi, tiel sentema, mi emanta al sovaĝa mistikismo, mi devis rekonsideri tiun aperaĵon. La ripozon, la kamparan aeron, kun la birdoj precize, la veraj !!!

Mi retroviĝis sur la muĝanta strato, premanta la plumon en mia poŝo. Kion diri, kion fari ?

" Sinjoro policisto. Rigardu. Estas plumo de anĝelo " He, he , li kredas min. Tuj la tondrokriantaj aùtaĉaroj jam malafablaj karamboliĝas. Radiaj homoj eliras el ili, aùreolataj de siaj stirradoj kaj plorkisas unu la alian singulte.

Estu ni seriozaj.

Mi paŝis. Mi paŝis pririgardante la vizaĝojn. Ĉi-tiun, la etan sinjorinon. Kaj subite, evidenta, brilega la ideo invadis min. Forlasu la homojn. Nin turnu al infanoj. Ili solaj scias ke la kredo estas pli bela ol Dio. La infanoj, la infanoj, jes, jes. Sed kiu ? Mi ĉiam paŝis. Mi ankoraù paŝis. Mi ne plu rigardis la vizaĝaĉojn de la senrigardaj preterpasantoj, sed en mi mem, girlandojn de infanaj vizaĝoj. Miaj karuloj. Miaj mirinduloj, miaj kredemuloj ridetis al mi. Mi paŝis. Mi flugis, la vento de miaj paŝoj foliumis Parizon. Paĝoj el ŝtono, el bitumo, el pavimeroj. Nun. Tiuj de la strato sankta Vincento. La ŝtuparoj de Montmartre. Mi supreniras. Mi malsupreniras kaj mi ridigiĝas antaù lernejo, strato de la monto sankto Denizo. Kelkaj virinoj atendis la eliron de la geknaboj. False patra, ankaù mi atendis. Ili alvenas; Ili eliras el la bublernejo kiel freskaj ekblovoj, kiel buntaj boloj. Mia rigardo papilias de vizaĝetoj al vizaĝetoj, gvatante revelacion. Sojle de la lernejo, knabineto haltis. Sub la vigla lumo de Aprilo, ŝi palpebrumas per siaj gagataj okuletoj, iomete migdalaj, iomete ĉinaj, kaj frotas ilin fortike, poste ŝi reprenas sian oranĝkoloran tekon tute ŝvelintan pro modernaj matematikoj. Tiam mi sekvis la brunan kaj buklan bulon de ŝia kapo, grimpante, malantaù ŝi, la ŝtuparojn de la monteto. Je kelkaj cent metroj ŝi eniris domegon. Longe mi restis tie, karesante miajn dentojn per la beko de mia plumo.

La morgaùon mi revenis al la elirejo de la lernejo, kaj la postmorgaùon kaj la sekvintajn tagojn. Ŝi nomiĝis Fanni. Sed mi ne decidiĝis por alpaŝi ŝin. Se mi timigus ŝin kun mia seka buŝo, mia sankta ŝvito, mia mortema, vitala paleco. Nu kion mi faras. Mi mortigas min. Mi glutas ĝin, mian plumon. Mi enŝovas ĝin en la luksega fundo de mia pereiga pasio. Plie, iun ĵaùdon, mi diris al mi : " Mi diras al ŝi ". La printempaj pulmoj haladzis siajn unuajn spiraĵojn de paradiza pesto. Mi hastigis mian paŝon, mi etendis mian manon al la friza kapo. (us kiam mi preskaù atingis ĝin, sur mia propra ŝultro...

Pezanta mano ekfalis. Mi min turnas, ili estas du. Ili fetoris la stangeton. " Sekvu nin ".

PolicKomisarejo. Ĉu vi iomete konas ilin, la komisarejojn ? La policistoj kiuj ludas kartojn en tabakfumo, sandviĉoj. Tabaka tavolo, malkaresega tavolo.

La komisaro estis afabla. " Sidiĝu. He, ŝajnas ke mi jam vidis vin, ie. Nu, oni sekvas la knabinetojn. "

" Riskante esti rigardata kiel frenezulo, mi tuj klarigos, sinjoro, la veran kialon kiu alirigis min tiun infanon ". Mi eltiras mian plumon kaj mi ekkomencas mian miraklan kaj noktan strofon. " Fanni, mi certas, estus kredinta min. La murdistoj, la polico, ĉio finiĝis, ekfluganta. "

"Ni vidu la objekton " diris al mi la komisaro. El inter miaj tremantaj fingroj, li elprenas la sanktan plumon, kaj turnigas ĝin antaù senafekta brovo.

" Tio estas el ansero " li diras al mi. " Ne estas el kolombo ĉiel . Ja mi trovis. Vi mirige similas al la policisto Kolombo "

" Sinjoro ! Tio ne estas el ansero , estas el anĝelo "

"Kvietiĝu, kvietiĝu sed tamen konfesu ke tia aserto necesigas minimuman enketon foreste de pruvoj. Fine aùskultu, paciencu momenton, oni tuj zorgos pri vi, afable, he, afable. "

Oni zorgis pri mi, afable. Inter du elektroŝokoj, mi promenas sur la parko de la psikiatria kliniko kie oni gastigas min de unu monato. Inter la diversaj frenezuloj kiuj petolas kaj ekfalas sur la dolĉaj gazonoj, estas fascinanta estulo. Li estas maljuna homo. Tre bela. Li ĉiam staras, senmova sur parkaleo, antaù libana cedro. Kelkfoje li malrapide etendas la brakojn kaj ŝajnas ke li psalmadu sacran kaj sekretan tekston. Finfine mi alproksimiĝis al li, kaj alparolis lin. Nuntempe ni estas amikoj. Li estas miriga ulo. Scienculo, poeto. Diri al vi ke li ĉion scias, ĉion konis, komprenis, lernis, sentis, sensis, malkaŝis, estas iomete diri. El lia masiva barbo, iomete verda kun densaj kaj torditaj haroj, la verbo eliras trankvila kaj fruktogusta, trinkiganta rakonton kie ĉiuj mistikoj, muzikoj, filozofioj, homaj sciencoj, esoterismoj kuniĝas por simili unu al la aliaj en la stela puto de lia memoro. En tiu puto de intelekta juneco, kiel sitelo mi malsupreniras, sitelo superbordiĝanta de la freska kaj klara akvo de la klereco interligita al amo. Mi resupreniras. Kelkfoje li silentas kaj rigardadas min ridedante. El faldoj de lia krudlanŝtofa robo, li eltiras juglandojn, dikajn juglandojn ke li rompas interne de siaj polmoj, " krak !! " , por donaci ilin al mi. Iun tagon, dum li parolas al mi pri komparita ornitologio inter Olivier Messiaen kaj Charlie Parker ...

Mi ne plu aùskultas lin. Granda silenco invadas min. Sed, tiu homo pri kiu la anĝelo parolis al vi, tiu homo kiu povas kredi je via plumo, tiu netrovebla homo, jes, estas li. Li estas tie, antaù vi. Sen heziti mi eltiras mian plumon. La orbrunaj okuloj ĵetas fajreron. Li ekzamenas la plumon per akreco kiu tremigas min de kapo ĝis piedoj.

" Kian mirindan specimenon de anĝela plumo vi havas, amiko ! "

" Do vi kredas min . Vi scias tion ? "

" Vere, mi kredas vin, la tubo fajne kanelita, la perlamotaj barboj. Oni ne povas erari. Mi eĉ povas aldiri ke estas plumo de " Anĝelus petolemus "

" Do, kiel estas dirite ke se unu homo kredus min la mondo estos savita... "

" Mi haltigas vin, amiko, mi ne estas homo. "

" Vi ne estas homo ? "

" Tute ne, mi estas juglandarbo "

" Vi estas juglandarbo ? "

" Jes mi estas juglandarbo, mi estas arbo "

Ekestis tremo da aero. El la kulmino de la granda cedro, birdo venis surŝultron de la maljunulo kaj mi kredis rekoni, miniaturita, la petoleman anĝelon kiu vizitis min. Triope, la birdo, la maljunulo kaj mi, ni ridis. Ni ridadis longtempe. Per frenezula rido.



Reiru al la komenca paĜo