PATRO JULO ESTAS AĈULO

 

Ekstera voĉo : La urbo estas monstra besto senkompate voranta malfortulojn. Statistike, estas pruvite ke okazas duoble pli da sinmortigoj ĉe la senesperuloj ol ĉe la aliuloj. Jen la kaùzo kial areto da propravolaj homoj kreis "Angoreco- Amikeco", por rompi tiun muron el silento.

Por vi, senesperuloj, ĉiam estas iu por aùskulti kaj respondi. Tio estas simplege : komponu sur via telefonklavaro la vorton GURSIKSO aù 44 87 74 00 kaj eĉ dum kristnaska vespero, ni scios trovi la taùgajn vortojn por kuraĝigi vin.

 

--------- SCENO 1A --------

Senesperulo eniras publikan telefonbudon, li enmane havas revolveron, li penas formi telefonnumeron, numero kiu ne plu finiĝas (dekvin ĝis dudek ciferoj) ; sonoras ; oni parolas je la alia flanko.

 

TEREZA : Ha lo, ha lo

Li parolas singultante, kun la revolvero sur la tempio.

LA VIRO :Ha lo. Ĉu "Angoreco - Amikeco" ?

TEREZA : Ha lo... ha lo...Mi ne aùdas vin...

LA VIRO : Mi troviĝas en senelira situacio. Kion mi faru ?

TEREZA : Mi ne aùdas vin. Premu la butonon.

La viro apogas sur la pafrisorto kaj falas mortinta.

Senlumo.

 

-------- SCENO 2A -------

Lumego. Oni malkovras dekoron pri apartemento transformita kiel skriboĉambro. Maldekstre : interŝtupara pordo. Dekstre : la pordo de dormoĉambro. Meze : kameno. La ĉambro estas meblita per griza skribotablo, kanapo kaj kelkaj seĝoj.

TEREZA (daùre ĉe la telefono): Revoku min de funkcianta telefonbudo.

Ŝi malŝaltas kaj reprenas sian trikaĵon.

Eniras Petro Mortez. Li surportas duonmantelon kaj tenas enmane grandformatan pentraĵon, kiun li li demetas sen ke oni vivis kion ĝi montras.

MORTEZ : Ah, Tereza, bonan tagon, pardonu min, mi terure malfruas, sed la gefiloj restigis min. Mi ne povis min liberigi.

TEREZA : Oh ne gravas, ne gravas. Mi tuj atendos.

MORTEZ : Tio daùris pli longe ol antaùvidite...do ne eblis elturniĝi. Plie mi estis devigita porti pakaĵon al gemaljunuloj kaj mi ne trovis taksion por reveni.

TEREZA : Kaj vi faris ankoraù stultaĵon, Petro.Via bela mantelo! Kio ĝi iĝis ?

MORTEZ : Mi scias Tereza, mi scias, sed estas Kristnasko kaj mi partigis ĝin por mizerulo, ĉar mi ne bezonas tutan mantelon, Tereza. Mi disdonis la duonon kie troviĝas mia paperujo ; li tuj reportos ĝin al mi, ĉu ne ? Ĉu mi tuj deklaros la ŝtelon en la komisarejo ?

TEREZA : Ho ja Petro, tio pli sekuras

MORTEZ : Plie li jam haste elrabis mian brakhorloĝon. Ĉu vi volas ke mi anstataùu vin ?

TEREZA : Mi ne malkonsentas, tio ebligos al mi sidiĝi momente...

MORTEZ : Bone, bone, bone...Ne tro da alvokoj Tereza ?

TEREZA : Ne, nenio grava, ne...

MORTEZ : Ne

TEREZA : La rutino, ŝajne...

MORTEZ : Jes

TEREZA : Ne, ĉio kvietas...de la sesa alvenis nur unu alvoko.

MORTEZ : Ha, jes, tamen, jes. 'stas tio, ja, certe, 'stas tio. (Silento) La telefono estas malŝaltita, jes. Diru, nur unu alvoko, de la sesa, okaze de kristnaska vespero, tamen ĉio kvietegas, ĉu ne, Tereza ?

TEREZA : Notu, ke iusense, des plibonas

MORTEZ : 'stas tio, jes. Tio estas, certe, des pli bone por ili, certe jes, ĉar dume por ni, kvietegas, Tereza. Bone, bone, bone...Auskultu Tereza, eble mi ne devus diri tion, sed tio deprimas min kiam neniu estas deprimita !

TEREZA : Mi preskaù trikfinis la gantojn por miaj lepruletoj en Ĝakarta. Mi trovas tion tute senutila, tio frapante similas Ruĝa Kruco : ili petas de mi triki trifingrajn gantojn. Ĉu vi ne opinias ke mi pli rapide farus muflojn. Ili enhavas nur polekson, do ili taùgas por ĉiuj, ĉu ne ?

MORTEZ : Jes, kompreneble. Tereza, se mi povas arogi ion al mi, unu bonan paron da ŝtrumpetoj kaj ekantaùen !

TEREZA : Inter ni, mi dirus al vi ke mi preferas deĵori kun vi anstataù sinjoro Musĥuin. Li estas plaĉema, se vi konsentas, sed tamen, vere li malhavas iom da fantazio, ĉu !

MORTEZ : 'stas tio, jes. Aùskultu, Tereza, mi ne ŝatas klaĉi pri la aliuloj, sed efektive, li estas plaĉema...(li rekomencas legi sian ĵurnalon)

TEREZA : Diru al mi Petro, pri la donacoj, ĉu ni interŝanĝus ilin nun, aù ni atendus noktomezon ?

MORTEZ : Bone, vi eble pravas, ĉar nun kvietas.

TEREZA : Jes.

MORTEZ : Fine, je noktomezo, ĉiam nia telefono eksplodas.

Ili ridas.

TEREZA : Feliĉan Kristnaskon, Petro !

Ŝi donas al li pakaĵon kaj kisas lin;

MORTEZ : Oh, dankon, dankon, Tereza...

TEREZA : Mi esperas ke tio ja estas kion vi volis...

MORTEZ : Oh, Tereza, dankegon.

TEREZA : Oh, estas malfacile plezurigi vin, ĉar vi jam ĉion posedas.

MORTEZ : Oh, Tereza, nur ĉar vi pensis ke estas Kristnasko igas vin mirinda.

TEREZA : Unue, rigardu, ĉu...

MORTEZ : Oh... elekstere, tio jam estas belega. Tereza, oh...oh...(li elpakas la donacon kaj malkovras iun trikaĵon pli longan je unu flanko ol la alia kaj kiu forte similas plankoviŝilo) Oh...Ah...He aùskultu Tereza, plankoviŝilo estas mirinda, estas superba, kia ideo !

TEREZA : Tio estas veŝto.

MORTEZ : Jes, certe, certe, estas truoj pli grandaj por la brakoj, certe ĝi estas belega, tio estas amuza, mi ĝojas.

TEREZA : Mi pensis unue pri beleta blua nuancaro tia kian vi ŝatas ; poste mi diris al mi ke per tiuj tonoj, tio ŝanĝiĝos.

Li duone surmetas ĝin.

MORTEZ :Sed vi tute pravas. Vidu kiel grizo kaj bordoza koloro ĉiam almetas iom da gajeco

TEREZA : Ĝi distingas vin.

MORTEZ : Mi raviĝas, Tereza, mi raviĝas, estas mirinde, mi havas ĉiujn specojn da puloveroj, sed tian ankoraù ne, mi raviĝas, mi raviĝas, Tereza...

TEREZA : Eksciu ke tio estas neoftaĵo kiun vi ne vidos sur ĉiuj personoj.

MORTEZ :Sed tion mi esperas, Tereza...Plie mi ĉiam diris al mi, ke mi malhavas ion por rapide surmeti kiam mi malsuprenportas rubsakon. Mi raviĝas.

TEREZA : Mi ĝojas ke tio plaĉas al vi. Ekciu ke mi trikis ĝin memore...Mi demandas min ĉu ĝi ne estus iom mallonga ?

MORTEZ : La maldekstra flanko iomete, povas esti.

TEREZA : Rimarku dum lavado ĝi mallonĝiĝos ; tirinte ĝin, oni nenion rimarkos.

MORTEZ : Ne gravas. Aùskultu, Tereza, pardonu min, eble mi ne tuj butonos ĝin ĉar mi timus kunigi mardon kun merkredo, ĉu ne ?

TEREZA : La modelo devigas tion...

MORTEZ : 'sas amuza, Tereza, ĉu..ĉar ankaù mi memore faris mian donacon; 'stas tolo, kiun mi pentris por vi.

TEREZA : Mi antaùsentis tion..

MORTEZ : Sed mi tuj diros ke eble vi miros, do ĉefe ne vidu tie viran seksrevon, sed anstataùe se vi volas, la kreeman serĉadon, la artistan deliron, ĉu ne.

TEREZA : Ni bone scias.

MORTEZ : Tamen sidiĝu.

TEREZA (sidiĝante sur la kanapon): Mi fermas la okulojn.

MORTEZ : Vi ŝatas bestojn, Tereza ?

TEREZA : Oh, ilin mi ŝategas.

MORTEZ : Kaj danco, vi ŝatas dancon ?

TEREZA : Mi lertegis, estinte juna.

MORTEZ : Do tio probable plaĉos al vi.

Dum tiuj replikoj, Mortez iras serĉi sian pakaĵon kaj elpakas ĝin, fronte al la publiko. La pentraĵo montras Terezan nudan, dancantan kune kun roza porko surportante kalsoneton.

MORTEZ : Jen rigardu, Tereza. Ej ! Eble estas pli bone vidi ĝin hejme.

TEREZA : Ĝi estas tre freŝa...Mi...Mi...Mi ne povas diri ke mi ne ŝatas ĝin, Petro. Ĝi estas vere malsama ol via pentraĵo vidita lastfoje, sed mi...

MORTEZ : Kiu ĝi estis, Tereza ?

TEREZA : "la porkoj en uzino". Sed tio anoncis tiun manieron.

MORTEZ : Jes, temis nur pri la komenco de la porkaĵa serio, tiutempe.

TEREZA : Mi devas diri ke la sinteno de la dikulino pli aùdacas ĉi-foje.

MORTEZ : Ah ja mi nun konstatas ke bedaùrinde mi krokizis vin malpli bone ol la porko.

TEREZA : Tio eble estas iom flata...sed tiam...Petro...la porko...estus vi...

MORTEZ : Aùskultu, Tereza, pardonu min, mi ne ŝatas paroli pri pentrarto ; vi scias ke mi trinkas, mi revas, mi pentras, post tio mi estas nur spektanto kiel la aliaj, do mi petas, ni ne plu parolu pri tio

TEREZA : Sed, mi tute ne diris tion por..

MORTEZ : Ne, ne gravas

TEREZA : Eksciu ke mi tutkore dankas vin, mi scias kien mi metos ĝin...(Ŝi prenas la pentraĵon kaj returnas ĝin kontraù la funda muro) Ne ofendiĝu se mi preferas returni ĝin nun, ĉar mia kuzino Ĵoseta estas pasonta baldaù, mi timas ke ŝi ĉagreniĝos vidanta min pentrita kun porko...

MORTEZ : Sed, Tereza, mi ne vidas kial ĉar la porko ne estas nuda.

TEREZA : Jes, sed eksciu ke, ŝi spertis tre gravajn malfeliĉaĵojn lasttempe, mi preferas ne tenti Satanon

MORTEZ : Ah, bone, kio okazis al ŝi ?

TEREZA : La kompatindulino travivis teruran aferon.

MORTEZ : Do, rakontu al mi, mi ŝategas tion.

TEREZA : Ŝiaj gepatroj mortis kiam ŝi estis tri jara, ŝi estis lokita en religia establo, kiun oni fermis pro sanaj kaùzoj, poste tiu knabino kiu estis brilega renkontis ĉarman knabon kiu estis vojzorgisto...

MORTEZ : 'stas tio, jes...

TEREZA : Kaj mi ne scias pro kiaj kialoj, kies kruroj estis pistitaj de trajno, kaj subite, li ne plu montris vivsignon, li elfaligis ŝin kiel fekaĵon.

MORTEZ : Kia aĉulo !

TEREZA : Oh, mi devas diri ke se la kompatindulino ne havus tiajn inteligentecon kaj humuron, ŝi freneziĝus.

MORTEZ : Oh, tio estas tute abomena.

La telefono eksonoras.

MORTEZ : Atendu, lasu min respondi, mi tre viglas. Ha lo ? Angoro-Amikeco, ĝojan kristnaskon !

KATIA : Ha lo Gursikso ?

MORTEZ : Jes, ĝojan kristnaskon, sinjoro !

KATIA : Pardonu min se mi tedas vin.

MORTEZ : Sed sinjoro, vi ne tedas min, mi estas ĉi-tie por aùskulti vin;

KATIA : Mi alvokas vin, ĉar mi solegas ĉi-vespere.

MORTEZ : Nu, ne sinjoro, ne, trafe vi ne plu solegas, la tuta teamo de "Angoro-Amikeco" ĉi-tie aùskultas vin.

KATIA : Ĉu mi povus viziti vin, sinjoro, ĉi-vespere ?

MORTEZ : Ah, ne sinjoro, tio ja ne eblas, ne. Kontraùe, eble vi havas familion kun kiu pasigi la vesperon ?

KATIA : Ne, miaj gepatroj ne plu volas vidi min, ni malakordas.

MORTEZ : 'stas tio jes... Ĉu vi estas edziĝinta ?

KATIA : Mi estis, sed mi eksedziĝis, mi ne eltenas la parvivon.

MORTEZ : 'stas tio jes, ja...Eble vi havas geamikojn aù konatojn kun kiuj distriĝi ĉi-vespere, sinjoro, ĉu ?

KATIA : Sed jes, mi havis iun amikon, sed li translokiĝis, kaj ĉar mi ne havas veturilon...

MORTEZ : 'stas tio jes...Kaj tabaktrinkejo fronte al via domo,kie vi povus noktfesteni,ĉu ?

KATIA : Mi ne plu fumas.

MORTEZ : Do sinjoro, konfidu al ni, ni estas tie por aùskulti vin.

KATIA : Nu, tre simplas, mi ne plu scias kie mi troviĝas, kiel mi nomiĝas, mi eĉ ne scias ĉu mi parolas al vi nun.

MORTEZ : Sed jes, sinjoro, vi ja nun parolas al vi.

KATIA : Mi neniam ricevas poŝtaĵon krom banknotoj, neniam telefonalvokon, mi ne ekzistas...

MORTEZ : 'stas tio...(silento)Ha lo, ha lo, ha lo sinjoro ? Ne moliĝu, sinjoro ! Sinjoro, vi estas en prema situacio sed la tunelfino eble ne estas tiel fora, sinjoro, ni estas tie, ha lo, ha lo, sinjoro ?

KATIA : Sinjoro, ĉu mi povus viziti vin ĉi-vespere ?

MORTEZ : Ne, sinjoro tion mi diris al vi, tio estas regulo fiksita de ni, mi bedaùras sed ĝin malobservi, mi ne povas.

KATIA : Sed nur momenteton, ĉu ?

MORTEZ : Ne, ne, ne, tie ne eblas, ne !

KATIA : Sed, mi lokiĝos en anguleto, mi igos min tute malgranda.

MORTEZ : Ne, ne !

KATIA : Mi ne okupos grandan lokon, mi helpetos vin.

MORTEZ : Ne, ne, ĉesu, vi malagrabliĝas nun, ne, ne eblas...

KATIA : Mi petegas vin...Kristnaskas...

MORTE : Bone, ni troviĝas je la 10, strato de la Lombardoj, je la kvara etaĝo, maldekstre.

KATIA : Dankegon, mi tuj alvenas.

Li malŝaltas

MORTEZ : Mi bedaùras Tereza, li diris al mi " estas Kristnasko" kaj mi ne kuraĝis malkonsenti.

TEREZA : Nenion riproĉu al vi Petro, mi same estus aginta kaj kiel mi vi legis la raportojn Gursikso, en kelkaj ekstremaj kazoj, tio estas permesita.

MORTEZ : Jes, sed ĝuste Tereza, tio ne estis ekstrema kazo, se vi volas, mi estis malforta kaj malkuraĝa, tio malsukcesis...Mi manĝaĉus min...

La telefono denove sonoras.

MORTEZ : Atendu, lasu min trovi kompenson Tereza ! (Pro lia furiozo, li estas malagrablega) Ha lo, Angoro-Amikeco, ĝojan Kristnaskon.

LA VIRO : Ha lo, Gursikso ?

MORTEZ (trankviliĝante): Jes, ĝojan Kristnaskon, sinjoro.

LA VIRO : Ĝojan Kristnaskon, sinjoro.

MORTEZ : Dankon, sinjoro.

LA VIRO : Mi bonfartegas, mi vokas vin esperplena ĉar hodiaù okazas mia lasta Kristnasko...

MORTEZ : Jes 'stas tio.

LA VIRO : Mi suferas pro leùkemio kaj mi mortos post du monatoj.

MORTEZ : Jes 'stas tio.

LA VIRO : Kaj ĉar mi solas ĉi-vespere, mi ŝatus deziri ĝojan Kristnaskon al virino.

MORTEZ : Sed sinjoro, tio estas bela kuraĝpruvo kiun vi donas al ni. Mi transdonas la komunikon al mia kunlaborantino.

TEREZA : Ha lo, sinjoro, ĝojan Kristnaskon.

LA VIRO : Kiel vi nomiĝas ?

TEREZA : Mi nomiĝas Tereza.

LA VIRO : Mi bugras cin Tereza, mi prenas cin, mi returnas cin kontraù la muro, mi fikas cin en ĉiuj truoj, mi kavigas cin, ci midzas min...

MORTEZ (reprenante la aparaton) : Ĉesu, ĉesu tuj tion, tio ne interesas nin, cetere tio neniam interesis nin...

LA VIRO : Mi ne parolas al samseksemuloj, tuj retransdonu al mi la samseksemulino...

Mortez malŝaltas.

MORTEZ : OOOOOh, li ankoraù blokos la linion dum la tuta vespero.

 

TEREZA : Vi kiu deziris animadon...Vi estas kontentigita.

MORTEZ (emociita kaj furioza): Tio ne interesas min...Tio neniam interesis min...

Iu sonoras ĉe la pordo.

 

-------------SCENO 3A ---------------

 

TEREZA : Jen estas mia kuzino Ĵozeta.

MORTEZ : Ni diris " neniu vizito", Tereza...

TEREZA : Sed Kristnaskas...Petro...

Mortez iras malfermi la pordon.

MORTEZ : Ah, jen Sinjoro Preskoviĉ, Tereza, bonan vesperon, sinjoro Preskoviĉ.

PRESKO : Bonan vesperon sinjoro Mortez.

MORTEZ : Ĉu bone ?

PRESKO : Bonan vesperon Sinjorino Tereza

TEREZA : Ĉu bone Rhadam ?

PRESKO : Bone, bone, mi pasis por deziri al vi bonan Kristnaskon, mi kunportis donacon el mia lando.

TEREZA : Ho, mi konfuziĝas, tio estas ke ni, ni tute nenion antaùvidis, Petro, ĉu ne ?

MORTEZ : Por vi , ne.

TEREZA : Komprenu : ĉar mi ne vidis vin de dekkvin tagoj, mi opiniis ke vi ferias en via lando.

PRESKO : Jes certe, sed mi ne povis, mi ne moviĝis.

MORTEZ : Plie, ni eĉ ne aùdas vin paŝi supre, sinjoro Preskoviĉ, tiom diskreta estas vi.

PRESKO : Jes certe, sed sciu ke mi havas pargeton do mi utiligas ŝtofajn plandumojn.

TEREZA (malfermante la donacon) : Ho, ej, kio estas tio ?

PRESKO : Estas ŝejŝaro.

MORTEZ : Kio ?

PRESKO : Ŝejŝaro estas folklora ĉapelo. Kutime oni surmetas ĝin flanke kaj dum la festaj tagoj oni surmetas ĝin malantaùe pro ĝojo.

TEREZA : Ha jen bone;

Ŝi surmetas ĝin sur sian kapon. Ĝi estas sufiĉe ridinda ĉapelo, tia pulĉinela ĉapelo, kun kvar grandaj oreloj el plasto kudritaj sur la flankoj. Tio estas aĵo venanta el iu lando.

MORTEZ : Ĝi bonege sidas al vi, Tereza, ĝi bonege sidas al vi.

PRESKO : Ĝi bone sidas al ŝi, ĉu ne ? Estas amuze...ĉar normale ĝi taùgas por viroj.

TEREZA : Sed do, estas prefere por Petro surmeti ĝin.

MORTEZ (surmetante la ĉapelon) : Sed certe. Estas iu antaùo-malantaùo, ĉu ne sinjoro Preskoviĉ.

PRESKO : Ha ne, tio egalas;

MORTEZ : Do estas, estas la ŝejŝaro ĉu ne ? Jes, jes 'stas tio, kaj kiam oni surmetas ĝin malantaùe, estas pro ĝojo ĉu ?

PRESKO : Jes

MORTEZ : Nu estas tre agrable, krom la kvasto kiu agacas. (li deĵetas la ĉapelon) Nu aùskultu sinjoro Preskoviĉ, mi tre ĝojas ke vi vizitis nin por saluteto, kaj nuntempas por adiaùeto.

PRESKO : Mi alportis ankaù ĉokoladojn.

TEREZA : Ho, aùskultu, ni tuj riproĉos vin. Mi tuj konservos ilin en mia posedo.

PRESKO : Ĉu vi ne gustumas ilin, Sinjorino Tereza ?

TEREZA : Ho jes ni tuj gustumos ilin;

MORTEZ : Jes certe.

TEREZA : Je via honoro, Petro.

MORTEZ : Ho, unue la sinjorinoj, Tereza.

TEREZA : Oni ne scias kian elekti...

PRESKO : Mi permesis al mi preni kelkajn.

MORTEZ : Servu vin, sinjoro Preskoviĉ. Senĝene elprenu.

PRESKO : Ho ne mi jam manĝis plurajn, ili estas por vi, ek.

MORTEZ : Ha vere ni ne scias kion elekti, Tereza...

PRESKO : Normale oni frandas ĝin kun Ŝlovetni, estas montara likvoro.

MORTEZ : Ĉu estas kutimo ?

PRESKO : Estas likvoro...

MORTEZ : Jes...

TEREZA : Tio ŝajnas bongusta !

Tereza kaj Mortez gustumas la ĉokoladojn. Evidente, tio estas malbongusta.

MORTEZ (per mangesto) : Tio tre bongustas.

PRESKO : Ili estas la famekonataj "spotsioj" el Osiek.

MORTEZ : Estas bonega.

PRESKO : Estas metiista elfaritaĵo.

MORTEZ : Oni bone vidas ke tio estas manfarita.

PRESKO : Jes, oni rulpremas ilin sub la akseloj. (Grimacaj vizaĝoj de Mortez kaj Tereza). Kaj, tio konsistas nur el bonaĵoj, kiel sinteza kakao kun margarino kaj sakarozo.

MORTEZ : Estas biodefektebla.

TEREZA : Gustas kiel...

PRESKO : Ha jes de bismuto, estas trudite enmeti ĝin por la vojaĝo, domaĝe ĉar oni malplimulte sentas la margarinon...

MORTEZ : Jes iomete domaĝas efektive...Humm kaj plie mi ne scias ĉu vi rimarkis Tereza, sed troviĝas speco de dua tavolo interne.

TEREZA : Ĝi estas delikata oni manĝas ĝin sen malsato, estas delikatega.

MORTEZ : Sciu, por mi kiu kutime ne ŝatas ĉokoladojn, vere ili apoteozas !

Aùskultu, sinjoro Preskoviĉ, ni ne ĝenos vin pli longe .

PRESKO : Vi ne ĝenas min sinjoro Mortez.

MORTEZ (rimarkanta la nigran krepon sur la refaldo de Presko) : Ne, sed ĉar mi vidas ke okazis morto en via familio, ni lasos vin iri enpensiĝi hejmen.

TEREZA : Kio okazis Radham ?

PRESKO : Tio estas terura evento, temas pri mia bofrato, li falis en agrokulturan maŝinon.

MORTEZ : 'stas forloga...

PRESKO : Li estis rikoltita kaj ligita... Mi ŝatus iomete resti por diskuti kun vi.

MORTEZ : Sciu ke ni ne multon konas pri rikoltmaŝino.

PRESKO : Ha, jes, mi komprenas ke vi estas okupitaj

MORTEZ : Jes, jes, okupitaj...

Mortez, buŝplena, apenaù povas elparoli siajn frazojn kaj prononcas de tempo al tempo kelkajn nedistingeblajn vortojn. Presko respondas al li kvazaù li ĉion komprenus.

PRESKO : Domaĝe, sed sinjorino Tereza, mi eble povus iam malsupreniri.

MORTEZ : 'stas tio, malsupreniru prefere je tiu momento, sinjoro Preskoviĉ, ni pli malstreĉiĝos, povos okazi ke ni eĉ ne estos ĉi-tie...

PRESKO : Mi malsupreniros laùokaze, ĝis revido sinjoro Mortez.

Presko eliras kaj Mortez sin pelas por kraĉi sian ĉokoladon.

MORTEZ : Ĉu vi volas kraĉi Tereza ?

TEREZA : Ne, mi tamen manĝas ĝin ĉar ĝi estas bonkore donacita.

MORTEZ : Vi estas sanktulino, Tereza

Tereza malkroĉas la telefonon, por kontroli ke la viro daùre konektiĝas.

TEREZA : Ĉu li estas ankoraù ĉi-tie tiu-ĉi ?

LA VIRO : Bone... bone...mi havas plenajn kojonojn...pretigu vin dika ĉiesulino...

Mortez rekroĉas la aparaton kiun Tereza lasis fali...

MORTEZ : Ha !

Iu sonoras ĉe la pordo.

       

------------------------------SCENO 4 _____________

Eniras Ĵozeta. Ŝi puŝas ĉareton, ŝajnas ke ŝi estas postkurita kaj videble graveda de pluraj monatoj...Plie ŝi havas prononcaddifekton pro malbona dentaro.

 

ĴOZETA : Fermu la pordon, li alvenas tuj ! tuj ! li estas malantaù, li alvenas !

TEREZA : Kio estas tiu bazaro ?

ĴOZETA : Mi kunprenis ĉiujn miajn aferojn, mi tute nenion lasis

TEREZA : Vi vere bone agis, mi donas al vi la ŝlosilojn por eliri...

ĴOZETA : Sed mi ne povas eliri, li atendas min ekstere kun bastonego, tiu piĉulo.

MORTEZ : Sed kiu atendas vin, fraùlino ?

ĴOZETA : Nu, estas Felikso

TEREZA : Felikso estas ŝia fianĉo

ĴOZETA : jes, li estas mia fianĉo

MORTEZ : Tiu kiu havas tranĉitajn krurojn ?

ĴOZETA : Ne, li estas mia nova fianĉo.

TEREZA : Bone, nun Ĵozeta, tuj trankviliĝu...

ĴOZETA : Sed fine Tereza, mi ne povas eliri, li atendas min ekstere kun bastonego , li provis pasigi min tra la rubotubo, tiam mi rapidege pakis miajn posedaĵojn kaj mi fuĝis kun la ĉareto, bedaùrinde oni ne povas enmetroiĝi kun la ĉareto, do de la stacio Pireneoj, mi kuradas kun la ĉareto, li spursekvis la ĉareton kun la bastonego.

MORTEZ : Sed diru, li ŝajnas danĝera, ĉu ?

ĴOZETA : Jes li estas ege danĝera : li metis la televidilon en la deponejo kaj manĝaĉis la bileton.

MORTEZ : Sed almenaù li ne venos ĉi-tien ?

ĴOZETA : Certe jes li troviĝas en la fronta kafejo, mi rekonis lian ĉareton, plie li tre nervoziĝas, li trinkis multajn bierojn !

TEREZA : Bone, venu mi tuj diros du vortojn al tiu ulo...

ĴOZETA : Ne tien iru, Tereza, ne tien iru...

MORTEZ : Mi preferas akompani vin se tiu viro ja havas bastonegon...

ĴOZETA : Malfidu, li havas sorĉajn fortojn, li estas mediumo ! bone mi tuj alvokos policon por Felikso...

Tereza kaj Mortez eliras. Ĵozeta restas sola, ŝi malkroĉas la aùdilon kaj estas la seksobsedulo, daùre konektiĝas, kiu evidente, tuj respondos al ŝi.

ĴOZETA : Ha lo, ĉu polico ?

LA VIRO : Se vi antaùeniras kiam mi malantaùeniras, kiel vi volas , kiel vi volas, ke mi bugru vin...

ĴOZETA : Sed kio, kio estas tio ?

LA VIRO : Ĉu ne estas Tereza ?

ĴOZETA : Ne !

LA VIRO : Ĉu estas novulino ? Kiel vi nomiĝas ?

ĴOZETA : Mi estas Ĵozeta .

LA VIRO : Mi bugras vin, Ĵozeta, mi enmetas vin, mi turnas vin, mi refikas vin kaj vi suĉas min...

ĴOZETA : Ho vi, per kio kacetulo, liberlasu min, merdujo !

LA VIRO : Estu ĝentila ! Mi volis paroli al Tereza, mi revokos !

ĴOZETA : Do revoku pli malfrue, malĝentilulo, ve..(Ŝi malkroĉas). Ha , brave al la polico !

Eniras Katia. Videble estas viro maskovestita kiel virino. Li aspektas senespere, li rompis la kalkanumon de unu el siaj botoj, kaj lamas.

KATIA : Ĉu ĉi-tie troviĝas "angoro-amikeco" ?

ĴOZETA : Jes, sinjorino

KATIA : Do temas pri la kvara dekstre ĉi-tie, dekstre enirante, maldekstre elirante la lifton. Vi malbone indikis al mi antaù momento.

ĴOZETA : Sed diru, mi nenion indikis al vi, mi ĵus alvenis, estus mirige ke mi indikis ion ajn.

KATIA : Plie mi rompaĉis mian kalkanumon paŝante, kaj poste mi elektrumis pro via minutatoro, ĝi estas difektita, dankon al la tago !

ĴOZETA : Nu, sidiĝu tie pro via kruro...

KATIA : Cetere, oni sufokiĝas ĉi-tie, ŝajnas...Ĉu la viro kun kiu mi parolis telefone ne ĉeestas nun ?

ĴOZETA : Tute ne, li foriris kune kun Felikso, sed li tuj revenos.

KATIA : Ha, ĉu vi certas ?

ĴOZETA : Tute ne, tio dependas de Felikso.

KATIA : Ĉar mi troviĝas en senelira situacio, mi.

 

Ĵozeta priserĉas en sian ĉareton kaj elprenas paperojn pri socia asekuro.

 

ĴOZETA : Mi komprenas nenion pri la asek, do pro iliaj paperaĵoj, dankon !

Ĉu vi havas gefilojn, vi ?

KATIA : Ne

ĴOZETA : Ĉu vi edziniĝis ?

KATIA : Ne.

ĴOZETA : Ne malĝoju, tio okazos, ĉiu poto trovas sian kovrilon. Via metio estas kio ?

KATIA : Fajrbrigadisto.

ĴOZETA : Ho, diru do, estas bela metio, ĉefe por sinjorino.(Ŝi prenas folion pri socia asekuro por plenskribi ĝin). Bone, do 2 53 08 062 284 mi ne komprenas, tio ne enlokiĝas en la ĉeloj, ne estas sufiĉe da lokoj. Bone malrapide rekomencu Ĵozeta : 2 53 08 062 284, jen do, jen la tuta asek, ili donas al vi numeron, tio eĉ ne lokiĝas en la ĉeloj ! Rigardu.

KATIA : Jes, evidente, ĉi-tie endas la naskiĝdato.

ĴOZETA : Ha, ne, la naskiĝdaton mi skribis tie.

KATIA : Jes, sed tie lokiĝendas via nomo, vidu, vi preterlasis unu linion pri ĉio, do rekomencu.

ĴOZETA : Ha la la, mi nenion komprenas, hej mi tuj metos sagon. (Ŝi strekas)

KATIA : Ne, ne surstreku, tio legiĝas per komputilo. Via papero estas vera tukaĉo.

ĴOZETA : Pri tukaĉo, la asek sendis al mi alian paperon, mi ne scias kiel mi devas uzi ĝin.

KATIA : Diru al mi : Ĉu vi certas ke la viro al liu mi telefonis antaùe, baldaù venos ?

ĴOZETA : Jes, jes...Ĝi estas viola letero, ili diris, "ne perdu la violan leteron..."

KATIA (interesiĝante pri formularo) : Jes, tre simplas, necesas peti civilstatan slipon pri la edzo, poste vi plenskribu la violan folion.

ĴOZETA : Jes, sed unue edzon mi ne havas kaj ekzakte samas pri la folio, ne estas sufiĉe da loko en la ĉeloj por la respondoj.

KATIA : Kion vi skribaĉis en la ĉeloj ? Superbordiĝas !

ĴOZETA : Jes ja tion mi diras al vi, ne estas sufiĉe da loko !

KATIA : Ĉu vi praktikas profesian aktivaĵon ? - Dependas. Evidente, oni petas de vi respondi per jes aù ne, do "dependas" superbordiĝas !

ĴOZETA : Sed evidente tio superbordiĝas, tion mi diras al vi de unu horo ! Mi ne estas pli stulta ol aliulino, tamen.

KATIA : Kio estas tio , Zezet' edzino E ?

ĴOZETA : Zezet' edzino E

KATIA : Ha, pardonon !

ĴOZETA : Ĉu vi ne scias legi ? Tie, estas skribite tre malgrande, estas skribite por la edzinoj aù vidvinoj, metu la fraùlinan nomon sekvitan de dupunkto : edzino E aù vidvino V . Do mi notis Zezet' edzino E.

KATIA : Kaj kiu estas tiu Zezet' ?

ĴOZETA : Zezet' estas mi, tiel oni nomis min kiam mi estis juna. Ĝi estas mia fraùlina nomo !

KATIA : Kaj E ? Ĉu vi edziniĝis kun E ?

ĴOZETA : He ne, mi ne estas edziniĝinta, sed mi preferas ne eksciigi tion al ili, ĉar mi estas graveda ĝis la dentoj, tio fie aspektas.

KATIA : Bone, ek ! Nomo, antaùnomo, jen. Naskiĝdato ?

ĴOZETA : Do mia naskiĝdato estas la 1.7.53;

KATIA : Bone ! Naskiĝloko ?

ĴOZETA (nekomprenebla): Montgeron.

KATIA : Kio ?

ĴOZETA : Montgeron. Vi erarigis min tie, dankegon !

KATIA : Do Montgeron

ĴOZETA : Sed diru, estas ok, la monato aùgusto, jes ok.

KATIA : Do 1.8.53 ?

ĴOZETA : Jes la oka de aùgusto 53.

KATIA : Vi ĵus diris al mi 1.8.53.

ĴOZETA : Tute jes, la monato aùgusto erarigis min. Vi skribu nur "la oka de aùgusto "per literoj.

KATIA : Ne, mi ne povas, necesas ciferoj, ne troviĝas sufiĉe da loko en la ĉeloj.

ĴOZETA : Do jen, vi ne sukcesas pli bone ol mi. Ruza, ĉu ne ?

KATIA : Montgeron, en kiu departemento ?

ĴOZETA : Atendu (Ŝi parolas rapidege...). Antaùe estis 78, Ĝi troviĝis en Seine et Marne, nun nomiĝas Ĵvelines, skribu 92, 93, la poŝtistoj scios.

KATIA : Ne temas pri Poŝto sed pri la asek. Ne gravas ! Profesio de la edzo ?

ĴOZETA : ho, profesio de la edzo ! ho, necesas meti ion ? Ili sapumos al la okulojn ! Nu skribu kion vi volas.

KATIA : Ĉu kloakisto taùgas ?

ĴOZETA : Nu, sufiĉe, kial ne rubaĵplukisto, tio ne taùgas...atendu...ĉu vi tedas se oni metas "fajrobrigadisto" ?

KATIA : Ne mi ne povas : tro longas.

ĴOZETA : Ni tuj metos aliaĵon, ni tuj metos ..ministro. Ne "minitro" troas, atendu ni metos "oficejanto".

KATIA : Kion ?

ĴOZETA : Oficejanto tiu kiu laboras en oficejoj.

KATIA : Ha jes "oficejisto".

ĴOZETA : Ne "oficejanto"

KATIA : Jes estas tio kion mi diras :"oficejisto".

ĴOZETA : Ne estas oficejisto sed oficejanto, sed se metaĉi ion ajn, ne necesas!

Vi vere tute stultegas, kaj rigardu vi ĉie fuŝis. Vi komplete surstrekis mian violan folion, merdosako .

KATIA : Sed kion ŝi diras tiu mongolismulino ?

ĴOZETA : Merdosako !

KATIA : Mi tuj manĝigos al vi la violan folion.

Katia disŝiras la folion, Ĵozeta batas ŝin per piedo sur la tibiojn, Katia falegiĝas sur la kanapon .

KATIA : Ŝi enrompis mian piedon.

Eniras Mortez.

ĴOZETA : Ha ! Petro vi taùge alvenas, ĉar jen estas la senespera sinjorino al kiu vi indikis maldekstran pordon, anstataù dekstra pordo, tiam ŝi tute fuŝis mian violan folion.

MORTEZ : Aùskultu Ĵozeta, Felikso troviĝas en trinkejo, ĉio bonordas nun, li atendas vin kun Tereza...Do ekiru tien...

ĴOZETA (elirante) : Sed diru...tio mirigus min ke li trankvilas...(reenirante). Prie, mi volis diri ion al vi, 'stas sinjoro tre malĝentila kiu telefonis, li volis bugri Terezan...

MORTEZ : Jes...sed li estas amiko...

ĴOZETA : Bone ! (Ŝi eliras)

MORTEZ : Pri kio temas, sinjorino, mi petas ?

Katia sin turnas. Mortez kuntiriĝas ekvidante la travestulon.

MORTEZ : 'stas tio jes, 'stas tio. Tio estas, certe, al vi mi diris ke vi venu ja.

KATIA : Tio estas tio.

MORTEZ : Mi daùre estis bonŝanca. Bonan tagon.

KATIA : Katia, mi ĝojegas.

MORTEZ : Pierre Mortez, ankaù mi.

KATIA : Jes, evidente vi estas surprizita.

MORTEZ : Ne, ne tute ne. Se vi volas, mi kutimas, male, ĉiaj homoj alvokas nin ĉi-tie, imagu ke lastan semajnon mi interparolis kun komunisto, do vi komprenu.

KATIA : Sed estas la voĉo. Tio estas problemo pri la voĉo, la voĉo ofte trompas, mi mem konatiĝis kun Lucien Jeunesse, nu mi tute ne tia imagis lin.

MORTEZ : Sen ŝerco, vi do konas Lucien Jeunesse ?

KATIA : Tre malmulte, oni prezentis lin al mi rapidege en diskoteko iun vesperon, fakte mi troviĝis kun bonegaj belgaj amikoj, sur la Lazura Marbordo...

MORTEZ : 'stas tio jes...

KATIA : Jes ni malbonege vespermanĝis, tiam ni decidis fini la vesperon manĝonte "gaspaton", vi scias pri la aĵo kun ruĝaj fazeolegoj.

MORTEZ : Ha jes "ŝili kon karne"

KATIA : Jes bone "ŝili kon karne". Do ni iris en privatan noktoklubon en Nico: "la Kamargo"...

MORTEZ : 'stas tio jes..

KATIA : Ĉu vi konas "la Kamargon" ?

MORTEZ : Ne, ne mi ne konas la "Kamargon"

KATIA : Ne, ĝi estas troestimata...ĉar okazas ke la diskĵokeo kiu estas la bofrato de tiu belga amiko kiu invitis nin...mi ne scias kial mi ĉion rakontas al vi, ĉu ne, tion vi neniel prizorgas ?

MORTEZ : Tute ne, mi atente aùskultas vin, daùrigu do, li estas la bofrato de la diskĵojeo kiu konis Lucien Jeunesse ?

KATIA : Ne, tute ne, sed vi ne sekvas, ni renkontis lin la morgaùon, okaze de strandludo, sed fine mi tre bone vidas tion kion vi pensas, mi estas malplena, mi ne havas vorttrezoron, tio ne menciindas, kaj nun mi atentas, sed se mi ne retenas min, mi mire trivialas, mi ne scias rakonti, mi ne havas humuron.

MORTEZ : Vi finis nun. Tute ne, vi bonege rakontas, vi trafe pentris al mi tiun vesperon kun vervo.

KATIA : Kun kiu ?

MORTEZ : Kun neniu, kun vervo estas dirmaniero, se vi volas...

KATIA : Vidu, tio estas okulfrapa ekzemplo, mi volis humuri, tio tute fiaskis.

MORTEZ : Kun vervo. Ha, ha, ha...(Li stulte ridas). Estas bonege, bonege, amuzege.

KATIA : Tio tro malfruas.

MORTEZ : Ne, estas ege bonege...Mi reuzos ĝin...Almenaù supozante ke mi konus iun kiu nomiĝas "vervo"...mi reuzus ĝin...

KATIA : Sed jen vi ridas por plezurigi min, tion mi klare vidas.

MORTEZ : Tute ne.

KATIA : Tute jes, estas same kiel por danci, vidu. Mi ŝategas danci, sed la homoj rifuzas danci kun mi, ĉar onidire mi havas grandajn piedojn. Rigardu ili normalas, ĉu ne ?

MORTEZ : Tute certe.

KATIA : Do, estas eble plendinde, sed mi dancas sola.

MORTEZ : Vi malpravas, aùskultu, mi tuj diros al vi konfidencon kaj donos bonan konsilon antaù ol vi foriros. Konsentite ? Jen, mi mem estas mallertega dancanto, mi tre malbele dancas sed vere treege kaj tamen mi neniam preterlasasas okazon por distriĝi, ĉu vi scias kial ? Ĉar mi primokas la opinion de aliuloj, mi havas nenian komplekson kaj vi devus same agi, jen la solvo, dankon Sro Mortez !

KATIA : Sed vi mem, mi certas ke vi estus ĝenata dancante kun mi ?

MORTEZ : Tute ne ! Tute ne !

KATIA : Ĉu vi havas ĉi-tie muzikaparaton ?

MORTEZ : Jes, ni havas specon de aparateto, sed kiu ne estas tre potenca, jes, jes...

KATIA : Ĉu vi ĝin metas al mi ?

MORTEZ : Pardonon ?

KATIA : Ĉu vi metas al mi muzikon ?

MORTEZ : Jes, jes, certe.

KATIA : Vi estas tre afabla ?

MORTEZ : Sciu ke ni ne estas tre riĉaj, ni posedas diskon de Fratino Rideto, sed tio ne taùgas, do ni metos alion. Jen.

Oni aùdas la voĉon de Ŝarl Aznavur...Kiam Mortez sin turnas, Katia sin preparas por danci...Mortez ekŝokiĝas...

KATIA : Do ni komencu, ni dancu.

MORTEZ : Ha jes ni komencu, ni dancu.

KATIA : Ĉu vi preferas direkti, Sro Mortez ?

MORTEZ : Jes,se bezone danci, mi preferus.

KATIA : Do ni komencu.

MORTEZ : Ni komencu.

KATIA : Ĉu ĝi estas bona slo ?

MORTEZ : Bonega, bonega.

KATIA : Ĉu vi ŝatas Ŝarl Aznavur ?

MORTEZ : Ha jes, li estas granda kantisto. Fakte pro reputacio, se ne pro la

staturo certe.

KATIA : Onidire li malbele dancas.

Katia preterŝovas sian manon sur la dorso de Mortez.

MORTEZ (sin liberigante, histeria) : Ha,Ha,Ha pardonu min, mi estas tiklosentema, ne ofendiĝu, mi estas vera pilo, mi vere estas tiklosentema, vere eĉ kun la virin'...mi estas tiklosentema, bone.

KATIA : Ho, mi scias, ŝajnas strange vidi nin ambaù dancantajn, solajn en tiu granda malvarmega oficejo. Vi ne povas imagi la bonon kiun mi sentas.

MORTEZ : Ho, tute certe. Sciu ke mi mem konscias ke fine pli bone estas danci en tro freŝa loko ol tro varma almenaù nur pro ŝvitado, vi scias...la ŝvito, la ŝvito...

KATIA : Vi tute pravas, ekzemple en "la Kamargo" oni sufokiĝas;

MORTEZ : Ha, bone..;

KATIA : Estas normale, ili trohejtigas la radiatorojn, do oni sentas varmon. Oni sentas varmon, oni trinkas. Estas simplege, ekzemple, vi tien iras kun amiko, la eniro kostas tridek frankojn, do duope tio jam kostas sesdek...

MORTEZ : Tio ne estas donita.

KATIA : (alproksimiĝante al Mortez) : Komprenu, plus la trinkaĵoj, tio jam plikostas, vi dancas kvin minutojn, vi sentas varmon, vi retrinkas kaj tuj tio ĉirkaùas ducentfrankojn. Ha, ili ruzas. Kio okazas Sinjoro Mortez, mi sentas vin iom kuntirata ?

MORTEZ : Ne, ne...

KATIA : Ĉu mi ne surtretis viajn piedojn...?

MORTEZ (sin liberigante) : Malkaptu min, aĉa bugrulo ! Ne viaj piedoj ĝenas min, sed nur via diboĉemo!...(li sin allasas al je kelkaj histeriaj krioj...) Pardonu, pardonu min, mi ne scias kio prenis min, mi ekkoleriĝis, mi sendube diris parolojn kiujn mi ne pensis kaj mi petas de vi senkulpigi min. Mi ne scias kio prenis min.

KATIA : Sed atendu, mi ne tre bone komprenis, finfine vi diras ke mi estas nenormala. Ĉu mi ne rajtas esti malsimila ?

MORTEZ : Ne, ne, tute ne trafe, vi tute rajtas esti diboĉemulo, pardonu min...

KATIA : Pardonon ? Pardonon ? Do tio ekas, kompreneble, do mia emo "plus", mi nomas tion diboĉemo. Ĉu vi volas mian piedon sur viajn kojonojn ?

MORTEZ : Sed trankviliĝu, mi petas, montru humuron. Trankviliĝu ! (Li puŝas lin sur kanapon).

Eniras Tereza kaj Ĵozeta kurante. Tereza estas malkombita kaj Ĵozeta hurlas terurita.

TEREZA : Petro, li sekvas nin (Ŝi sangas el la nazo)

ĴOZETA : Li estas tre nervozigita, li drinkis multajn bierojn.

MORTEZ : Sed Tereza, kio okazis al vi ?

TEREZA : Li volis frapi Ĵozetan, mi lokis min antaù ŝi, mi ĉion ricevis.

ĴOZETA : Ja kompreneble pro la bebo mi preferis ke Tereza ricevu ĉion !

Oni sonorigas ĉe la pordo. La du virinoj kriegas. Ili ekkuregas en la apudan ĉambron por sin kaŝi.

FELIKSO : Ĵozeta, Ĵozeta...

MORTEZ : (al Katia kiu aùdigas sin) : Ĉiuj trankviliĝu !

Mortez malfermas la pordon. Felikso eniras . Li estas vestita kiel Patro Julo, iom senzorge, kun la dorskorbo kaj ĉiuj akcesoraĵoj...Li eniras kiel ventoblovo poste haltas, iom konfuzetita.

FELIKSO : Rebonan vesperon, sinjoro;

MORTEZ : Jes, rebonan vesperon Felikso.

FELIKSO (al Katia kiun li ne distingas bone) Bonan vesperon, sinjorino.

KATIA (basa voĉo) : Bonan vesperon.

FELIKSO : Hoj, bonan vesperon sinjor-sinjorino. Ĉu Ŝuŝu estas ĉi-tie ?

MORTEZ : Ne.

FELIKSO (alirante al la ĉambropordo): Ŝuŝu estas ĉi-tie. Mi vidis ŝin kiu eniris.

MORTEZ : Felikso, vi estas ulo certe plenplena je kvalitoj...sed Ĵozeta ne plu volas vidi vin...(Montrante la pordon). Tio estas murŝranko. Sincere vi naùzas ŝin.

FELIKSO : Ne eblas ke ŝi tion diris, ne eblas, estas tiu virino kiu verŝajne instigis ŝin kontraù mi.

MORTEZ : Ne, ne ŝi diris tion al mi.

FELIKSO : Ne eblas, mi ne kredas vin, similas pudoro konsistanta diri ke ŝi amegas min ĉar antaù ne du horoj, ni interbrakumis, rukulante kiel du kolomboj...

MORTEZ : Ŝi tamen diris al ni ke vi batadis ŝin, Ĵozeta.

FELIKSO : Ĉu ŝi tion diris ?

MORTEZ : Jes, Felikso.

FELIKSO : Ha, la aĉulino, vi tuj vidos kion ŝi ricevos. Ba, tio estas nur kvereloj de geamantoj. Vi ja estas edziĝinta, ĉu vi neniam disputis kun via edzino ?

MORTEZ : Jes, sed neniam per batoj de ŝraùboturnilo;

FELIKSO : Dependas de la temperamento... oni prenas tion kio troviĝas submane.

MORTEZ : Senkulpigu min...mi ne estas brikolanto.

FELIKSO : Dependas de la temperamento, sed vere mi troviĝas en senelira situacio, mi certigas al vi, akj tamen mi klopodis, vi vidas, mi provis trovi firman laboron, por vivigi la etulon, povas esti ke li eĉ ne estas mia filo, mi petegas vin, sinjoro, lasu min vidi ŝin unu minuton, ho, aùkultu, estu simpatinda, estas por deziri al ŝi ĝojan Kristnaskon. Mi petas vin...

MORTEZ : Aùskultu, Felikso, vi estas ĉarma fraùlo, certe plena je...vere plena je...

FELIKSO : Sed tute ne...

MORTEZ : ...plenplena je kvalitoj. Kiel mi ĵus tion diris al vi, Ĵozeta ne estas ĉi-tie, ŝi foriris al Noisĵ le Sec kun sia kuzino, ili ambaù foriris, kaj mi nun estas diskutanta kun tiu deprimita persono...

FELIKSO : Kun tiu difektulo ?

MORTEZ : Do trafe, mi ŝatus ke vi lasu nin ambaù solaj.

FELIKSO : Ho, konsentite, mi komprenis, mi komprenis, mi tuj surmetos jupon kaj poste mi revenos.

MORTEZ : Trafe, Felikso, vi ne revenos. Ĉi-tie ne estas la Armeo de la Savo, estas por la senesperuloj, ne por la trampoj.

FELIKSO : Kion mi faru por ke vi kredos ke mi senesperas, ----. Ĉu mi devu telefoni al vi ?

MORTEZ : Jes, el ekstera telefonejo.

FELIKSO : Jes, ĉu mi devu eĉ mortigi min ?

MORTEZ : Jes, ankaù tion vi povas fari.

FELIKSO : Kion ? Vi deziras ke mi mortigu min ?

MORTEZ : Iru, iru, mi rigardas vin.

FELIKSO : Sed ja mi tuj tion faros !

Felikso prenas braĝpinĉilon el la kameno kaj provas sin strangoli pere de ĝi. Sensukcese.

MORTEZ : Do, aùskultu, uzu zonon tio pli certos. (Al Katia) Ne atentu pri li, li estas simulanto.

Katia ŝajnigas foriri.

KATIA : Ĝojan Kristnaskon, sinjoro Mortez...

MORTEZ : Ne, ne, mi petas ni jam komencis pasiigan konversacion, mi petegas, restu...

FELIKSO : (staranta sur seĝo por sin pendigi je la lustro) Mi volas vidi Ĵozetan aù mi pendigas min, atentu, mi havas materialon.

MORTEZ : Ne atentu pri li, li estas simulanto.

FELIKSO : Vi tuj vidos kio estas vera simulanto. Vi tuj vidos tion !

MORTEZ : S'tas tio jes.

FELIKSO : Oni venas serĉi ĉi tien iom da konsolo, nu fiaskas.

MORTEZ : Atendu. Unu sekundon. (La telefono sonoras. Li malkroĉas.) Ha lo, jes ?

LA VIRO : Ĉu Tereza ?

MORTEZ : Jes.

LA VIRO : Mi fikas vin, mi midzas vin...

MORTEZ : Sufiĉas, sufiĉas...(li malŝaltas).

Felikso alkroĉiĝis je la lustro per ŝnuro kaj minacas faligi la tabureton)

FELIKSO : Mi kalkulas ĝis cent kaj mi saltas...

MORTEZ : 'stas tio.

KATIA : Mi ne povas paroli meze de bruo, saluton !

FELIKSO : 'stas tio, for de ĉi tie, vi bone vidas ke vi interesas neniun, se vi estus vere senespera vi ne fekigu la mondon kun via peruko.

KATIA : Mi ne estas senespera ĉu ?

FELIKSO : Silentaĉu !

 

Reiru al la komenca paĜo