PAVIMO EL KAŜTANOJ

Ingrediencoj : 500g da brogitaj kaŝtanoj - 1/2 l da lakto - 1 saketo da vanilita sukero - 200g da butero - 100g da sukero - 2 supkuleroj da rumo - 75g da ĉokolado riĉa je kakao - 1 supkulero da akvo - 30g da butero

Kuiri la kaŝtanojn en la vanilita lakto malmulte sukerita, ĝis ili facile dispremiĝu. Kaĉigi ilin . Miksi tiun kaĉon kun butero kaj rumo. La obtenita preparaĵo estu densa kaj oleeca. Verŝi ĝin en muldilo kvadrata aù ortangula (ĉ. 20cm latere).

Loki tion en fridujo dum pluraj horoj. Elmuldigi la pavimon, glazuri ĝin, antaùe solvinte dolĉfajre la ĉokoladon kaj 30g da buteron en iom da akvo.

   

Reiru al la komenca paĜo