OMLETO EL BOLETOJ

 

Ingrediencoj :

12 ovoj - 500g da boletoj - Ono de ajlo - Petroselo - Ansera graso 80g - Salo - Pipro

 

Purigi la ĉapelojn de la boletoj, rapide lavi, elgutigi, tranĉi, kuiri ilin mildegfajre kun 30g da ansera graso, dum duonhoro (por taùga digesto) tiel ke ili senigu sian vegetadakvon. Poste kovri ilin. Saltigi en alia pato la piedojn de la boletoj en la varma graso (30g) kun hakita ajlo kaj petroselo.

Rompi la ovojn , almeti salon kaj pipron, batmiksi ilin.Verŝi la ovojn sur la fungoj, movigi, ruli la omleton. Tuj surtabligi ĝin kun laktuko.

Reiru al la komenca paĜo