Cours

KURSOJ

   Niaj kursoj funkcias laù du niveloj, en la asocia sidejo, unu fojon semajne por ĉiu grupo.

1 - La komencantoj : la lernado fariĝas ĉefe per parola metodo. Ni uzas la "Junulkurson" eldonitan de SAT Amikaro, kies progresiveco rapide enkapigas gramatikon kaj vortprovizon. La tradukekzercoj post ĉiu leciono ebligas la kontrolon de kompreno kaj asimilo.Legado kaj diktaĵoj, uzo de magnetofono estas aliaj elementoj de nia metodo. En la daùro de ĉirkaù unu jaro, po unu horo kaj duono semajne, normale la gelernantoj atingas bonan unuan nivelon.

2 - La progresantoj : Temas tiam por la "ne plu komencantoj" utiligi la bazojn de sia lernado. Tempas por kontakti eksterlandajn esperantistojn perkoresponde. Parole ili devas sin trejni al konversacio kaj scii kiel komenti tekston. La laborbazoj povas esti romaneto (kiel "Gerda malaperis" aù "Ili kaptis Elzan" de J. Valano, kiujn ni sinsekve studis), aù kanzono, aù ĵurnalartikolo. Oni jam povas verki sketĉetojn kaj parkere lerni ilin por interpretado. Oni ankaù klopodas traduki duanivelajn tekstojn.

Tiel ni jam tradukis "Anĝela plumo" Originala teksto kaj kanzono de Claude Nougaro aù "Patro Julo estas aĉulo" Originala humora sketĉo

Fine por perfektigi tiun lernadon, la lernantoj estas invitataj por partopreni staĝojn aù kongresoj, al tuta mergado en Esperantujo. Jam kvar el niaj klubanoj (unu el ĉiu grupo) iris partopreni la staĝojn okazintajn en Artigues ĉe Bordeaux, kie ili povis ĝui bonan etoson sed ankaù trejni sin al parolaj ekzercoj laù diversaj formoj kaj temoj.