DORDONJO

 

KOLOROJ KAJ SAPOROJ DE PERIGORDO

ĜIA GEOGRAFIO

A - Inicado al malkovro :

Bonvenon en Dordogne ! Vi tiom ekamos tiun regionon kie oni tiel bone vivas...ke vi havos nuran deziron : tien reveni ! Do prenu vian tempon. Iru renkonte al ĝiaj pejzaĝoj kaj monumentoj, malkovru ĝian historion, gustumu ĝiajn produktojn...kaj ĉefe ne hezitu renkonti ĝiajn loĝantojn. La varmo de ilia akcepto ĉarmos vin. Kaj pli bone ol tiu gvidlibreto, ili scios al vi pasie paroli pri sia lando...kaj liveri al vi ĝiajn sekretojn.

B - Ĝiaj pejzaĝoj :

Ili estas diverspeciaj . Kaj se ili partoprenas per sia grandega riĉeco la ellaboradon de la grundaj produktoj, ili havigas plezuron kaj feliĉon al promenantoj. En Dordogne vi ŝatos la tre diversajn personecojn de Perigordo :

- la blanka Perigordo, nordokcidente, kie la abunda kalkŝtono donis sian nomon al ĝi,

- la verda Perigordo konsistanta el pejzaĝoj kun montetoj, kie regas kverkoj kaj kaŝtanarboj,

- la nigra Perigordo, sudoriente, inter V&ecaute;zère kaj Dordogne. Mirinda nomo por unu inter la plej lumaj francaj regionoj. Fakte ĝi ŝuldas sian nomon al siaj arbaroj kaj fortaj ĉeesto de verdaj kverkoj daùrfoliaj,

- la purpura Perigordo, kiu depruntas sian aùtunan koloron de la famaj vinberejoj de la Bergerac regiono : Montbazillac, Pécharmant, Bergerac, Montravel...

Koncerne la riveron Dordogne, ĝi maldiligentas kaj troigas sian senĝenecon ĝis krei inter siaj kurbaĵoj, revajn oazojn.

C- Ĝiaj hejmgrundoj :

Sur tiu kontrasta grundo, vi ekmalkovros verajn mirindaĵojn : la blanka Perigordo estas la lando de cerealkultivado kaj de bredado. Nordoriente de Périgueux , la perigorda altebenaĵo kun sia malriĉa vegetaro, estas privilegia loko kie kreskas la trufo...kaj ankaù mil aliaj aĵoj.Unuvorte por ekkoni Dordogne, sekvu la gvidilon.

ĜIA HISTORIO

A - Hereda havo :

Historio en Dordogne komenciĝas dum prahistorio. Retrospektante al la plej malnovaj epokoj, la arkeologoj pruvis ke tiu parto de Sudokcidento estas loĝata de pli longe ol ia ajn alia eùropa regiono. Ĝuste borde de Dordogne vivis kaj esprimis sin sur la grotparioj, la homoj de la supera paleolitiko, antaù pli ol 15000 jaroj. Preskaù 200 lokoj igas nian regionon unu el la "naskiĝejoj de homaro", famekonata en la tutmondo.

B - Kelkaj gvidosignoj :

La Romianoj kompreneble ĉeestis en Dordogne kaj ĝis la IIIa jarcento. Malmultaj inter aliaj konstruaĵojrezistis la tompodomaĝon. Male en Périgueux kiu havis la romian nomon "Vezuna", restas la impona Turo de Vezuna. Post tiu galloromia arto,de la jaro 1000 aperis la romanika arto, kaj ek de la IIIa jarcento, la gotika arto, veninta el Nordfrancio.

C - Resumo de ĝia historio

De la komenco de nia erao kaj ĝis la fino de la VIIa jarcento, nia regiono estis la teatrejo de sangaj konfliktoj : militoj inter Britio kaj Francio, liberigado de la angla jugo fine de la 100 jara milito, poste religiaj militoj... El tiu konfuzaj epokoj restas pecoj da remparoj, fortikurboj, ĉefturoj. Trankviliĝu, hodiaù ĉio estas kvieta ! kaj tio donas nian ĉarmon...

D - Ĝiaj ĉefaj datoj

-Ia ĝis IIIa jc. : romia paco. Enkonduko de novaj kultivadoj : juglandarboj, kaŝtanarboj, ĉerizarboj, vito.

-VIIIa jc. : Kvercio kaj Perigordo iĝas grafejoj ligitaj al reĝlando Akvitanio.

-I Ĝ a jc. : La regiono estas difektita de la Normandoj.

-1152 : Alienor de Akvitanio edziniĝas kun Henri Plantagenˆt angla reĝo kaj alportas al li kiel doton la tutan sudokcidenton de Francio, el kiu nian nunan Dordogne.

-1577 : Paco de Bergerac kiu anoncas la "Edikton de Nantes" kaj finon de la religiaj militoj.

-1790 : Formiĝo de la departemento Dordogne.

-1868 : Detruo de la francaj vinberejoj pro la filoksero kaj aparte tiu de Bergerac.

ĜIAJ VIDINDAĴOJ

A - La grotoj de Lascaux

Malkovrita en 1940 de infanoj, la prahistoria loko plej fama en la regiono estas fermita de 1963, por ŝirmi ĝiajn ĉefverkojn kontraù polucio. Oni do ne plu povas viziti tiujn 150metrajn galeriojn, kies parioj estas kovritaj per pli ol 1500 desegnaĵoj kaj gravuraĵoj. Tamen la fidela kopio de tiu sanktejo de prahistoria arto estas vizitebla je 200m de la originala groto : Lascaux II. Vera teknologia prodiĝo de restarigo al la samo, Lascaux II ebligas al vi admiri bizonojn, antilopojn, ĉevalojn kaj multaj aliaj signojn, desegnitajn sur la grotoj de nia Dordogne antaù 150 jarcentoj.

B - Kaj ankaù...

Prahistorio ne limiĝas al Lascaux : en les Eyzies vizitu la nacian muzeon pri Prahistorio. Aù malkovru la grotojn de Font-de Gaume, de Combarelles aù de Rouffignac.

Kaj por variigi la plezurojn, je du paŝoj de nia Dordogne, ni konsilas al vi viziti en Lot la prestiĝajn lokojn Padirac kaj Rocamadour.

C - Ĝiaj fortikurboj kaj kasteloj :

Novaj urboj, starigitaj dum la ĜIIIa jc tiom de la angloj kiom de la francoj, la fortikurboj havis ne nur defendan rolon, sed ankaù la celon kuraĝigi la priloĝadon de kamparoj. Ne forgesu viziti la fortikurbojn en Montpazier, Beaumont aù Roquépine. Koncerne la kastelojn de nia Dordogne, la renesanca influo igis ilin arkitektaj mirindaĵoj : vizitu Puyguilhem kaj Bourdeilles.

D - Ĝia ĉefurbo :

Périgueux , ĉefurbo de Perigordo,ĉion enhavas por konkeri vin, ĉu vi estas ŝatanto de malnovaj ŝtonoj, ĉu de arkeologio, ĉu de gastronomio.

Vizitinda estas la katedralo Sta-Front, ĝia monumenta retablo el juglandarboligno, ĝia klostro je mezromanika mezgotika arkitekturo. Kaj ankaù la antikva rondiro de la kvartalo "la Civito", la muzeo de Perigordo, unu inter la plej riĉaj en Francio pro siaj prahistoriaj kolektoj.

Koncerne la gastronomion, kontrolinte la kvaliton kaj abundecon de niaj produktoj sur la vendoplaco, elektu restoracion, ĉu sub la ombrejoj, ĉu sur antaùkafejo.

ĜIAJ RIĈAĴOJ

A - Ĝiaj vinoj :

La vinberejo de Bergerac, je dominanto Sauvignon vinberospeco, produktas vinojn AOC (nomo kun kontrolita deveno) blankaj kaj ruĝaj.

La sekaj blankoj estas nervaj, fruktaj kaj perfekte akompanas marfruktojn kaj fiŝaĵojn. La ŝvelmolaj blankoj estas idealaj por aperitivo, aù surtabligotaj kun blankaj viandoj.

Koncerne la ruĝojn, fruktajn, bone ĉarpentitajn, oni povas laùokaze konsumi ilin junaj, aù por la P‚charmant densa kaj riĉa, altigi ĝiajn kvalitojn post longa maljuniĝo.

B - Ĝiaj saporoj :

Grundo de gastronomoj, nia Dordogne famiĝis en la kortego de Louis XV, kiu nobeligis la kuiriston Villerenier ; ĉi-lasta iĝis Villerenier de la Gatine. De tiam, tiu agnoskado ne plu estas farenda :niaj produktoj estas konataj de ĉiuj ŝatantoj de bona manĝo : konfitaĵoj, grasaj hepataĵoj, vinoj kaj trufoj. Sufiĉas elvoki la Dordogne por ekhavi en buŝo ĉiujn tiujn saporojn.

C - Ĝiaj menuoj :

Tradicia manĝo konsistas el : supo el ajlo kun ansera graso, ovoj, okzalo aù tomato, sekvita de pasteco el hepataĵo aù grasa hepataĵo, poste de ansera konfitaĵo kun Sarlataj terpomoj ; estas ankaù salato kunjuglandoj, kaprinaj fromaĝoj, poste folikuko farĉita per sekprunoj...Post tia manĝo iu bona paŝado en nia kamparo sin trudas !

D - Iu recepto : Ansera konfitaĵo kun Sarlataj terpomoj

En la graso de via konfitaĵo, saltigu terpomojn tranĉitajn al dikaj tranĉoj. Almetu ajlon kaj boletojn, rapide kaj vigle subrostigu kaj servu akompanante tion per salato parfumita de juglandoleo.

Superega lukso, kelkajnminutojn antaù la kuiradfino, almetu finlamelan trufon. Tiuj trufoj, parfumita animo de Perigordo, kiu ĉiam estas mistero de la naturo...Por trovi ilin, elektu la arbojn sub kiuj ili kreskas. Bredu porkon, hundon...aù rigardu la flugantajn muŝojn. Vidu kieltio estas mistera kaj komplika ! Pli bone estas iri sur la altkolorajn vendoplacojn, kie oni vendas tiun nigran oron.

ĜIAJ AKTIVAĴOJ

A - Ĝiaj promenadoj :

Grandiozaj panoramoj, subombraj kaj pacaj vojoj, klaraj, kvietaj aù viglaj akvoj igas nian Dordogne ideala loko por ĉiuspecaj libertempoj. Kvietaj en familia rondo, al malkovrado de naturo kaj pejzaĝoj. Vigligaj kun ĉiuj sportoj kaj eksteraj aktivecoj.

B - Laù fluanta akvo :

Onidire Dordogne estas ne nur la plej longa rivero en Francio, sed ankaù la plej bela. Vi do ne plu povas nescii tion. Kaj domaĝe estus, ĉar ĝi proponas ĉiujn akvajn plezurojn, sinbanadon ĉe ties kvietaj kaj subombraj plaĝoj, kanuo-kajakon kiam ĝi rapidiĝas, pacan krozadon sur platŝipo. Koncerne siajn bordorandojn, ili apartenas al la promenantoj kaj revemuloj, ĉiuj kontemplantaj antaù la arkitekturaj riĉaĵoj starigitaj laùlonge de ĝiaj bordoj.

C - Ĝiaj aktivecoj :

En Dordogne, ĉio eblas : piedaj ekskursoj sur multaj padoj grandekskursaj, aù laùlonge de la Dordogne, rajdaj ekskursoj, ĉiagrundaj bicikladoj aù bicikloturismo sur kvietaj vojoj, eskalado...Kaj kompreneble speleologio...kiu eble malkovrigos al vi la venontan groton kun mirindaj surrokaj pentraĵoj, kaŝitaj de 15000 jaroj.

D - Vizitendejoj :

La elekto ne estas facila, ĉar tiom da urboj kaj vilaĝoj en nia Dordogne proponas intereson. Tamen trairu Sarlat la Can‚da. Vi estos konkerita de tiu grava mezepoka loko, kun escepta arkitektura hereda havo. Aù ankaù sekvu la mirindan valon de Vézère sur kies bordoj vi malkovros Rouffignac kaj ĝian groton kun cent mamutoj, la kastelon de Losse, Puy-Martin, de Roc aù de Commarque.

Reiru al la komenca paĜo