GLACIBOMBO EL FRAGOJ

 

Ingrediencoj :

Fragoj 500g - Lakto 1/2 litro - 2 supkuleroj da freŝa kremo - Pulvo-sukero 150g - 1 glaseto da kirŝo - 4 ovoflaĵoj - 1/2 vanilguŝo

Verŝi la lakton en kaserolo, almeti la vanilon kaj ekboligi. For-meti de la fajro kaj infuzi la vanilon kovrite dum momento. Rompi la ovojn ; meti la ovoflavaĵojn en tasego, almeti la sukeron kaj vipbati ĝis la miksaĵo blankiĝu. Tiam verŝi iom post iom la bolantan lakton(formeti vanilon) daùre vipbatante. Verŝi tiun kre-mon en dua kaserolo, kirli per ligna kulero, dolĉfajre ĝis densi-ĝo de la preparaĵo. Poste lasi malvarmiĝi. Zorge lavi, senpedunkli kaj sekigi la fragojn. Rezervi kelkajn fragojn kaj kaĉigi la ceteron per miksaparato. Enkorpigi al la malvarma kremo, la kaĉon el fragoj, la freŝan kremon, la kirŝon. Miksi ĉion kaj glacigi 2 h. en ŝorbetujo. Kiam la glaciaĵo malfluidiĝis, garni la bombmul-dilon, premdensigante la glaciaĵon en la muldilo. Loki tiun en frostoŝranko. Je surtabligado, elmuldigi la glacibombon sur plado kaj ornami la supron per la rezervitaj fragoj.

Reiru al la komenca paĜo