ANASO KUN BULBOJ

 

Ingrediencoj : Juna anaso - Lardhaùtoj - Salo - Pipro - Ajlo - Oleo - Brando - 500g da bulbetoj

Meti en la stomakon de anaso salitan kaj pipritan panrostaĵon frotitan per ajlo.

Garni la fergisan kaserolon kun la lardhaùtoj. Brunigi la anason en pato enhavanta varman oleon. Meti poste en la kaserolon kronon de senŝeligitaj bulbetoj.Tie loki la anason. Sali, pipri, akvumi per varmeta brando aù buljono. Lasi la kovrilon firme fermitan. Kuiri dum 1h 50 proksimume. Surtabligi la anason ĉirkaùigitan de la bulbetoj. Sengrasigi la sukon kaj verŝi ĝin sur la tuto. Akompani la manĝaĵon kun kaĉo de rompitaj pizoj aù kun artiŝokfundoj garnitaj de pizoj kaj larderoj.

Reiru al la komenca paĜo