LA TEMPO DE L' ĈERIZOJ

(J.B. Clément)

 

Kiam kantos ni pri l'temp' de l' ĉeriz'

Kaj la najtingal', kaj mokanta merl'

Festados sen fino.

Ebrios pro ĝoj' ĉiu belulino,

En amanta kor' ekbrilos sunperl'.

Kiam kantos ni pri l' temp' de l' ĉeriz'

Fajfados kun glor' la mokanta merl'.

 

Sed mallongas tro la temp' de l' ĉeriz'

Jes, kiam dum revo plukas duop'

Rubenojn por oreloj

Ĉerizoj de l' am kun samvestaj ŝeloj

Falantaj de l' arb', jen sanga sirop'.

Sed mallongas tro la temp' de l'ĉeriz'

Jes, kiam koralon plukas duop'.

 

Kiam vivos vi en temp' de l' ĉeriz',

Se ektimas vi pro la amĉagren',

Evitu knabinojn.

Ĉar ne timas mi kruelajn destinojn,

Ne vivos mi sen iama korprem'.

Kiam vivos vi en temp' de l' ĉeriz'

Ja suferos vi pro la amĉagren'.

 

Ĉiam amos mi tempon de l' ĉeriz'

Ĉar de tiu temp' mi gardas en kor'

Vundegon sangantan,

Kaj tiun doloron kun plor' vivantan

Eĉ Fortun' ne povos ĝin preni for.

Ĉiam amos mi tempon de l' ĉeriz'

Kaj ĝin por memor' mi gardos en kor'.