SIRAKUZO
(Henri Salvador)
Mi ŝatus vidi Sirakuzon
Insulon Paskan kun kontent'
Kaj grandajn birdojn dum amuzo
Kiuj flugadas sub la vent'.
Ĝardenojn mil en Babilono
Kaj belpalacon de Lama'
Prirevi amon en Verono
Sur Fuĵi-monto, ĉe Buda'.
Vidi kvietmatenan landon
Fiŝkapti per markorvoj kvin
Dum mi aùskultus ventokanton
Ebrii pro la palma vin'.
Ja antaù ol junecforuzon
Ol vivprintempon kovros griz'
Mi ŝatus vidi Sirakuzon
Por ĝin memori en Pariz'.