LA RUĜA ĈIFONO

(Michel Fugain)

 

Jen por cia kor'

Peco de ĉifono ruĝa ;

Bela sangkolora flor'.

Se ci kun fervor'

Volas ke ĉio moviĝu

Staru ek ! Alvenis hor'

 

Iru rekten ni en luman ondon

Pugno alte kaj premate la dentar'

Nove vekos ni la tutan mondon

Kaj ŝanĝiĝos la matenoj ĉar :

 

Kamarad' en luktad', kamarad en koler',

Kiun oni mutigis, ne taksis lał ver',

Ci povos nun porti kun dec'

La ruĝan tukon de la liberec'

Ĉar ekestos la mond'

Kia faros ĝin hom'

Plena je am', justec' kaj ĝojrond'.

 

Jen por cia kor'

Peco de ĉifono ruĝa ;

Bela sangkolora flor'.

Se ci kun fervor

Volas, ke ĉio moviĝu

Staru ek ! Alvenis hor'.

 

Mortmalsatis ci en fimizero,

Vendis ciajn brakofortojn nur por pan'

Sed ne timu plu, jen tagapero,

Kaj agrablos la viv' de infan'.

 

Kamarad' en luktad', kamarad en koler',

Kiun oni mutigis, ne taksis lał ver',

Ci povos nun porti kun dec'

La ruĝan tukon de la liberec'

Ĉar ekestos la mond'

Kia faros ĝin hom'

Plena je am', justec' kaj ĝojrond'.