Paradizo de l'Revo

(Teksto J. Richepin Muziko T.Faverial)

 

Mi tuj enŝipiĝos, am-korsar',

Gaje el de l'strand', post migra mevo,

Sur la ora ond' de via har',

Por la paradiz' de l'flora revo.

 

Via flirta jup', ĉe l'nokta vent',

Ŝvelos, flugaj faldoj, kvazaù veloj,

Kaj nun sur la nigra firmament'

Jen okuloj viaj : brilaj steloj.

 

Via lipo brila pro karmin'

Estos la lantern' ĉe l'direktilo

Via blua bant', signalstamin'

Via blanka haùt', la luna brilo.

 

Pretas la trinkaĵ'... kaj proviant',

Ĉio por l'vojaĝ' de nia paro:

Estos kisoj mil, kaj kant', kaj kant'...

Ebriiĝos tuta ŝipanaro.

 

Kaj ni albordiĝos, tie for,

Jen sur fajna strand', mevin' kaj mevo,

En la blua land', sub suna glor'

En la paradiz' de l'flora revo.