OHE EN LA ŜIPO

Teksto kaj muziko Jacques Yvart

Traduko Marcelo Redoulez

   

Diru, bela ŝipo,

Estras kies skipo ?

Kia estas cia flag' ?

Se ĝi ruĝ-kaj-nigras

Kune ni formigras

Al la horizontovag'.

 

Ohe ohe...en la ŝipo

Ohe ohe...en la ŝipo

 

Nia ŝipohordo

Bordo kontraù bordo

Forpuŝita ja de l' vent'

Ekliberigos fratojn,

Rompos galerfatojn,

Heliĝos baldaù grandmaten'.

 

Ohe ohe...en la ŝipo

Ohe ohe...en la ŝipo

 

Gravas ne la nuboj

Gravas ne la duboj

Kaj ne gravas ĉu la floro

Estas ĉe cia buŝo

Aù en pafiltubo

Levita pugn', trafita koro.

 

Ohe ohe...en la ŝipo

Ohe ohe...en la ŝipo

 

Diru, bela ŝipo,

Estras kies skipo ?

Kia estas cia flag'?

Se ĝi ruĝ-kaj-nigras

Kune ni formigras

Al la horizontovag'.

 

Ohe ohe...en la ŝipo

Ohe ohe...en la ŝipo