NE FORLASU MIN (J. Brel)
I
Ne forlasu min
Eblas la forges'
Estas ĝi neces'
Pro l'morgaùa fin'.
Ja forges' pri l'temp'
De la miskompren'
Kaj perdita jen
Kun demandoprem' :
Horojn peli for,
Kiuj kun brutal'
Morte frapis al
La feliĉ' de l' kor'...
Ne forlasu min..(4foje)
Al vi donos mi
Perlojn en girland'
El mirinda land'
Kvazaù am-premi'
Fosos mi en hum'
Ĝis post mia mort'
Por ke via korp'
Vestu sin per lum'
Ĉe mi, kun obstin',
Amo estos reĝ'
Amo estos leĝ'
Kaj vi la reĝin'
Ne forlasu min..(4foje)
II
Ne forlasu min,
Mi elpensos nun
Vortojn sub la lun'
Kiuj ravos vin.
Mi rakontos pri
Ĉi amantoj, nu,
Kiuj fojojn du
Amis ĝis ebri'
Ankaù pri la himn
Ja pri ĉi korsar',
Kiu mortis, ĉar
Li ne trovis vin...
Ne forlasu min..(4foje)
Oni vivis, ke
Reviviĝas flam'
Foje ĉe vulkan'
Morta en pase'.
Foje estas dir'
Ke el seka grund'
Venas nun abund'
Por admir' kaj mir'.
Kaj ĉe l' tagofin',
Por ke brilu or',
Brun-kaj ruĝkolor'
Ne parigas sin...
Ne forlasu min..(4foje)
III
Ne forlasu min,
Mi ne ploros plu,
Ne parolos plu,
Kaj mi kaŝos min
Por rigardi vin,
Danci kun ridet'
Ridi kun koket'
Ja sen plor'inklin'.
Nun mi estu nur
L'ombro de vi mem,
Kaj sen plia ĝem'
Sonu ĉi murmur':
Ne forlasu min..(4foje)