LA LANTERNULO

(teksto M. Redoulez - muziko T. Faverial)

 

 

En la golfo abundas sablaĵoj

Malfacilas traŝipi eĉ tage

Do bezonas dum nokt' ekipaĵoj

Nepre luman lanternon sav-age

 

Rekantaĵo :

Solece sur rok'insul'

Sub ardo aù en nebul'

Jen fronte al ondolul'

Fieras la izolul'

 

Do dum bolas la mar' pro alfluo,

Eĉ se ŝaùma kolero molestas,

De vespero fidele ĝis fruo

Brileganta la turo plurestas.

 

Lanternisto ĝojridas kun mevoj

Bonhumora, jes li diligentas !

Malproksimen lin portas nur revoj,

Sur delfeno vojaĝo ja tentas !

 

Ĉiuj ŝipoj lin konas sur maro,

Li ne vivas en ĉela sufero,

Kvankam foje tro longas ŝtuparo,

Ĝi kondukas al lia libero !