LA KONDOMOJ DE L' TIMEMA TOM
Teksto Marcelo Redoulez
Muziko Fabrice Morandeau
 En vilaĝo nur kun komplekso
Aludas ni pri sekso
Kaj ĉiuj tie konas
Lin, Tom, knabo, kiu bonas.
Do kiel aĉeti pete
Kondomojn tre diskrete ?
Virino de l'apoteko
Admonis pro grava peko.
Do Tom partoprenas meson,
Por peti la uz-permeson !
 Tom ŝatus inviti Evan,
Kaj nutras plezuron revan
Sed ruĝigas lin nur kondomo.
Tom estas timema homo.
 En poŝo skatolo plena
(l'enhavo ja iom ĝena)
Sed Tom ekcitite iras
(kaj liaj amikoj miras)
Al la diskotekofesto
Jes ! En lastamoda vesto.
Dancigas li Evan fine,
Sed kiam ŝi kisas kine,
Tom subite palas,
Ĉar ĵus la kondomoj falas !
 Ekridas la petoluloj.
Finiĝas la belaj luloj.
Tom fuĝas al nigra baro.
Impetas plu la junularo :
Jen iuj kondomojn prenas,
Kaj kiel balonojn penas
Ŝveligi por ĝojo luda,
Dum kroman ĉe kran'apuda
Plenigas kaj ...fia gesto !
Ĝin ĵetas al mez' de l'festo.
 Venas malseka fino.
Foriras ĉiu knabino.
Junuloj ne plu deliras,
Do ankaù nun hejmeniras.
Sed restas plu unu paro :
Jes, Eva kaj Tom ĉe l'baro.
Kaj en skatol' sur la tablo :
Kondomo !...jen bela fablo !
Sed Eva freneze krias,
Ĉar simple Tom mortebrias !