Al joko
(Teksto M.Redoulez muziko T.Faverial)
Dum cia finkarto dramkrias
nebulo aùroron strangolas
tro malfruas nun, mi ja scias
tamen al ci mi plu parolas.
Ĉar ci poreterne ekvekis
en mi la sentemon al Arto
nigrajn turmentojn ĝi forstrkis,
kune nin portis al bonfarto.
Verŝajne ci ne plu cin aùdis,
ĵus kiam marmore blankeca
malpendumita ci plu laùdis
kanton per diro plej apreca:
Gitaro nin morde regalas,
dum akordiono plenspiras,
fronte al morto ni batalas
kaj ni fiere plueniras.
Revenas la suno refrene
tra helaj kaj klaraj voĉsonoj,
ĉio ŝanĝiĝis jam serene.
plene ni ĝuu per kanzonoj.
Sed fluas la tempo forblova
sciante, ke ci ne plu estas,
ĉi tiu kantspektaklo nova
simple por lumaj steloj festas.