FORPORTU MIN
teksto kaj muziko Charles Aznavour
traduko JoPetro Danvĵ-Marcelo Redoulez
 Al la dok', kie pez' kaj enu'
Min klinas pro lac',
Alvenadas la ŝipoj kun flu'
De frukta amas'.
Ili el terekstrem''
Alvenas kun en kel'
Sopiroj al ĝuem',
Sunhela bluĉiel',
Kun miraĝoj
Kun odor' de suker'
De lando en la sud',
De daùra belsomer',
Kie nur decas nud'
Sur la plaĝoj.
Konis mi dum tuta ekzist'
Nur nubojn de l'nord' ;
Ŝatus mi per de l' grizo forviŝ'
Foriri de l' bord'...
 Forportu min ĝis fin' de la tero
Forportu min al la mirlando nun
Al mi ŝajnas, ke la mizero
Premadus malpli sub la sun'
 En trinkejo je suna subir'
Rakontas ŝipan'
Pri knabinoj kaj am' estas dir'
Kun glaso en man'.
Malaperas la real'
Kaj pensa konsider
Tuj min forportas al
Mirinda belsomer'
Sen eĉ levo ;
Tie sin-propona am'
Freneze lulas min,
Ĝis kiam mia flam'
Sopiras al intim'
Kun la revo...
Sed maristoj reiras al ŝip'
Post trinkejoferm'
Sur la kajo kun rev' restas mi
Ĝis l'griza maten'
 Sur ŝipaĉ, kiu knaros sen ĉes'
De l'ŝelo ĝis vel',
Mi laboros kun nova viglec'
En la karbokel' ;
Mi veturos blinde al
La revoj de l'infan',
Insuloj el koral',
Kie 'stas ĉio van'
Krom la vivo ;
Tie l'inoj kun dezir'
Celadas al langvor'
Kaj plektas laù la dir'
Kolringojn nur el flor'
Por lascivo...
Fuĝos mi kun rezign' al ĝisec'
Sen ajna bedaùr',
Sen pakaĵ', kun libera impres',
Kantanta el kor' :