KIUJ NI ESTAS

 Vi jam konas nian estraron, sed ni rakontu kial, kiel  kaj kiam nia grupo formiĝis.

 KIAL ? Ĉar  pluraj jaroj antaùe, ni provis partopreni la lokan perigordan esperanto-grupon, sed pro diversaj kialoj, ni preferis forlasi ĝin. En tiu epoko ni daùrigis studi Esperanton laù la perkoresponda metodo de "la Kvinpetalo". Ni havis la okazon konatiĝi kun la ĝironda grupo kaj kunlaboris kun ĝi pri pluraj kampoj. Ekzemple : post sia unua partopreno en  semajnfina staĝo en Artigues, nia prezidantino kandidatis por gvidi grupon en alia venonta staĝo. Ŝia  propono estis akceptita de la ĝironda grupo, kiu iom malhavis novajn animantojn. Poste ŝia edzo Thierry ekpartoprenis, kiel muzikisto, la preparadon de la spektaklo "la Komuno kantante". Kaj fine iun tagon, komence de 1997, Thierry diris ke li petos sian laboran postenŝanĝon en Bordeaux, ĉar tiel li povos pli facile agi kun Esperanto-Ĝirondo...krom, krom se Brigitte sukcesus krei E°-grupon en Périgueux .

 KIEL ? Okazis marte 1997, ke la paro, ĉeestis kunvenon en la kolegio Michel de Montaigne, kie lernis ilia filo Clément, kaj kie de du jaroj Brigitte instruis E°n en la klubaro por deko da gelernantoj.Fine de la kunveno, iu sinjorino alvokis ŝin, petante ĉu ekzistas, ekster la kolegio, E°-grupo por adoltuloj. La respondo rapide alvenis : "Ĝi nun ne ekzistas, sed mi povus kreii ĝin...Tamen antaù ol projekti tion, mi proponas al vi ĉeesti kunveneton ĉi-tie en la kolegio, kie partoprenos rusa korespondantino de  mia ĝironda amikino. Ŝi parolos nur esperante ; vi  povos aùskulti ŝin kaj se vi taksas ke la lingvo estas interesa, tiam mi povos instrui ĝin al vi." Aprile 1997, tuj post la SAT Amikara Kongreso en Limoĝo, venis en Périgueux viziti la familion Faverial,  ilia kara Louisette Levreaud kun ŝia plumamikino Nelli Kublanova el Sankt-Peterburgo. Ili venis en la kolegion, antaù 10 gelernantoj, paroli kaj montri lumbildojn pri la rusa belega urbego. Venis ankaù kelkaj esperantistaj geamikoj, du instruistinoj pri angla lingvo, kaj ĉefe, Fatima, la sinjorino, kiu petis informon . Ĉio bone okazis kaj fine Fatima  petis  venontan instruadon.

 KIAM ? Fine de aprilo 97, en la hejmo de Thierry kaj Brigitte, okazis prezentado pri Esperanto, por Fatima sed ankaù por Marie-Françoise, amikino de nia prezidantino, kaj ŝia edzo Jacques, kiu scivoleme akompanis sian edzinon. La grupo oficialigis sian ekziston, sub la nomo "Esperanto 24", je la Dordonja prefekturo, maje 1998.

 Nun kelkajn vortojn pri nia departemento 24 : Dordonjo troviĝas en sudokcidenta parto de Francio. Ĝi estas kampara departemento, kies ĉefurbo estas Périgueux , kun ĉirkaù 35000 loĝantoj. Aliaj grandaj urboj estas Bergerac, Sarlat, Nontron, Mussidan kaj Montpon. Dordonjo, ankaù nomata Perigordo, estas famekonata pro ĝiaj riĉa historio kaj vidindaĵoj sed ankaù pro ĝia gastronomio dank'al ĝiaj nutraĵaj produktaĵoj, kiel grasaj hepataĵoj el anaso kaj ansero,trufoj, fragoj , kaŝtanoj kaj boletoj, kiujn ni adoptis kiel  grupan simbolon.
 

 

Reiru al la komenca paĜo