DUONE

(Teksto Ivan S.Naoumov Muziko T.Faverial)

 

Neniam mi tenis alte

La glavon de miaj rimoj

Jen ili libelas salte

Jen falas-falegas ŝtone

Sed ĉiam inter la limoj,

Duondanĝere

Duonmistere,

ĉiam duone

 

Mi subaĉetis la muzon

Sukcese nur pro malŝparo

Da flato.Sentante ruzon

Ŝi ridis al mi sensone

Kaj donis en malavaro

Duonlitere,

Duonvortere,

ĉiam duone

 

Kaj falis paperen aro

Da signoj nerelegotaj,

Linioj verkista varo

Vendota al vi senmone.

Kaj floris dediĉoj motaj

Duonparkere,

Duonsincere,

ĉiam duone

 

Por via hezitatento,

Por ne diruta demando,

Por io ekster la sento

Sed klara kvazaù rekone

Bonvenon al mia lando !

Duonkolere

Duonespere

ĉiam duone.