LA BLANKA PARADIZO
M. Berger
Traduko B. Faverial
 Tiomaj fumoj ĉirkaù ni
Flugas ke ne distingas mi
Blankon el nigr'
Energion el malesper'
Povos sonori telefon'
Neniam plu estos abon'
Ne plu ide'
Kaj nur por spiri la silent'
Komenci ree kie komenciĝis mond'
 Mi iros dormi en la blankan paradizon,
Kiam fuĝas la temp' pro la tro longa nokt'
Tutsola kun la vent'
Kiel en infana rev'
Mi iros kuri en la blankan paradizon,
For de sanganta lukt' kaj de malama sent'
Retrovi la balenojn
Paroli kun arĝentfiŝoj
Kiel antaùe
 Multaj ideoj ĉirkaù ni
Flugas ke ne decidas mi
Falson el ver'
Kiun por am' aù por kondamn'
Kiam ĉion donacos mi
Kiam mortos mia gitar'
Pro la aùdac'
Ĉiam deziri provi plu
Komenci ree kie komenciĝis mond'
 Mi iros dormi en la blankan paradizon,
Kie distriĝas fok', ek de la sunaper'
Ĝi ja montros al ni
Kiel vigliĝas la viv'
Mi iros kuri en la blankan paradizon,
Kie puras aer', por tie bani sin
Por ludi kun la vent'
Kiel en infana rev'
Kiel antaùe