LA ALIUL'

 

Kun mia kap' de aliul'

Paŝtisto eĉ juda makul'

Kaj miaj haroj en la vent'.

Kun mia tro pala rigard'

Ŝajnas ke revas mi la bard'

Mi, kiu sonĝas sen talent'

Kun manoj tałgaj por la ŝtel'

Por la muzik' kaj por ribel'

Kaj ŝtelrikolto en ĝarden'

Kun mia buŝo por la drink'

Kaj por la kis' por la konvink'

Sen plena satiĝo, ĉagren'

 

Kun mia kap' de aliul'

Paŝtisto, eĉ juda makul'

Vagulo, ŝtelist' sen destin'

Kun vizaĝ, kiu sen danĝer'

Vidis la sunon en somer'

Kaj frotis sin al belulin'

Kun mia kor', ja sen kompat'

Kaj por la am', kaj por la hat'

Suferas mi sen nostalgi'

Kun la anim', kiu ne plu

Povos ĉi tag' saviĝi, nu!

Purgatorion iros ĝi.

 

Kun mia kap' de aliul'

Paŝtisto, eĉ juda makul'

Kaj miaj haroj en la vent'

Venos mi plej tenera flor'

Plej vigla font', fratin' el kor'

Mian junecon sen prudent'

Kaj iĝos princo el la sang'

Revul' kaj jen adoleskant'

Elektu mem do pri balzam'

Kaj ĉiu tag', kaj por ĉiam

Ni vivos nur, kun granda flam'

Ĝis nia mort', nur por la am'